Action Damien

Belga neregistara organizaĵo, situanta en Bruxelles.
• Plennomo: Action Damien.
• Prononco: [akʼsjõ damʼjɛ̃].


Post la Tutmondaj Tagoj de la Lepruloj, Action Damien estas kreita en 1964. Sed se, al tiu epoko, ĝi sendas kelkajn kunlaborantojn por agi en ĝiaj malmultaj kaj malgrandaj projektoj, hodiaŭ, ĝi estas ĉeestanta en 15 landoj tra la mondo kie, kun ĝiaj 1.500 lokaj laboristoj, ĝi kuracas ĉiujare preskaŭ 350.000 pacientojn de lepro kaj tuberkulozo. Antaŭ Januaro 2008 ĝi estas pli bone fama sub la nomo Fondation Damien.

Tri homoj estas al la bazo de la laboro de Action Damien: la patrulo Damien, Raoul FOLLEREAU kaj Frans HEMERIJCKX. Dankʼal multnombraj volontuloj tra la lando, ĝi organizas publikan kampanjon kaj monrikolton dum la lasta semajnfino de Januaro. La donacoj de la loĝantaro (ne nur dum tiu periodo, sed dum la tuta jaro) reprezentas pli ol la duono de ĝiaj elspezoj.

Plie, Action Damien kunlaboras al la elvolvado de novaj metodoj por diagnozi la lepron kaj la tuberkulozon. Ĝi ankaŭ subtenas la plibonigon de la efikeco de tiuj kuracadoj. Tial ĝi laboras kadre de la Internacia Federacio de Asocioj kontraŭ la Lepro, de la Internacia Unio kontraŭ la Tuberkulozo kaj la Spiraj Malsanoj kaj de la Monda Organizaĵo pri Sano.

La landoj, kie Action Damien laboras, pli kaj pli disponas pri kompetenta kuracistaro. Do ĝi prefere insistas super la instruado kaj la kontrolado de loka laboristaro. Donante ĉiujn la rimedojn necesaj por plenumi ilian taskon.

Komence de 2008, Action Damien laboras en 15 landoj el tri kontinentoj.
• Afriko: Burundo, Gvineo, Komoroj, Kongo, Mozambiko, Niĝerio kaj Ruando.
• Ameriko: Gvatemalo, Nikaragvo kaj Panamo.
• Azio: Bangladeŝo, Ĉinio, Hindio kaj Laoso.