Alexandre

Belga princo el franclingva esprimo (Laeken 1942 – Sint-Genesius-Rode 2009).
• Parencaro: Léa (edzino).
• Plennomo: Alexandre (Emmanuel) (Henri) (Albert) (Marie) (Léopold) (DE) (SAXE-COBOURG-GOTHA).
• Prononco: [alɛksʼɑ̃dr (ɛmanyʼɛl) (ɑ̃ʼri) (alʼbɛr) (ʼmari:) (leɔʼpɔl) (dǝ) (ʼsaks - kɔʼbur - gɔʼta)].
• Titolo: Alexandre DE BELGIQUE en franclingvo, Alexander VAN BELGIË en nederlandlingvo kaj Alexander VON BELGIEN en germanlingvo.


Alexandre estas la tria filo – sed tamen la kvara infano – de la reĝo Léopold III kaj de lia dua edzino la princino Lilian. (Li estas do la duonfrato de Joséphine-Charlotte, de la reĝo Baudouin I kaj de la reĝo Albert II.) Pro tiu situacio, li ne eniras la heredordon de la trono...

En 1944, kiel siaj gefratoj, Alexandre estas punekzilita, de la Germananoj, en la fortikaĵo de Hirschstein. Fine, la reĝa familio estas liberigita per la Amerikanoj en 1945. Sed, post la problemo de la reĝa demando, la reĝo Léopold III forkondukas siajn infanojn en Svisio dum 5 jaroj.

Post ilia reveno en Belgio en 1950, li vivas dum dek jaroj kun liaj gepatroj en la Château de Laeken. Tien naskiĝas liaj du fratinoj, Marie-Christine kaj Marie-Esméralda. En 1957, Alexandre estas operaciita en Boston, pro koraj problemoj.

En 1960, la kvin familianoj definitive forlasas Laeken, post interkonsento inter Léopold III kaj la belga registaro, kiu ne plu deziras vidi la estintan reĝon en la sama domo ke lia unuenaskita filo, la reĝo Baudouin I. Tiam, la princo Alexandre vivas en la Domaine Royal dʼArgenteuil. Fine, li studas ĉe la École Royale Militaire en Bruxelles kaj ĉe la Katholieke Universiteit Leuven.

En 1991, Alexandre edziĝas kun Léa en Anglio. Sed ilia edziĝo, kiun la princino Lilian ne vere ŝatas, nur estas publikigita en Julio 1998 kaj oficialigita en Septembro 1998 en la kastelo de Corroy-le-Château. De tiu tempo, ili loĝas en Sint-Genesius-Rode. La paro ne havas infanon, sed la princino Léa estas patrino de du infanoj, Laetitia kaj Renaud, kiuj rezultas de antaŭaj edzecoj. En 2006, la princa paro kreas la Fonds dʼEntraide Prince et Princesse Alexandre, kiu monhelpas socialajn projektojn.