Namur

Belga provinco, situanta en Wallonie.
• Plennomo: Namur.
• Prononco: [naʼmyr].
• Traduko: Namen en nederlandlingvo kaj Namur en germanlingvo.


La provinco Namur situas en Région Wallonne. Ankaŭ nomita Pays des Vallées, ĝi proponas, laŭ haltoj kaj rigardoj, pitoreskajn pejzaĝojn, tipajn vilaĝojn, arkitekturan kaj kulturan posedaĵojn de granda riĉeco. Ĝia surfaco estas de 3.666 km² kaj ĝia ĉefurbo estas Namur.



Administracio
La provinco Namur estas dividita en 3 distriktoj (Dinant, Namur kaj Philippeville) kaj 38 komunumoj (Andenne, Anhée, Assesse, Beauraing, Bièvre, Cerfontaine, Ciney, Couvin, Dinant, Doische, Éghezée, Fernelmont, Floreffe, Florennes, Fosses-la-Ville, Gedinne, Gembloux, Gesves, Hamois, Hastière, Havelange, Houyet, Jemeppe-sur-Sambre, La Bruyère, Mettet, Namur, Ohey, Onhaye, Philippeville, Profondeville, Rochefort, Sambreville, Sombreffe, Somme-Leuze, Viroinval, Vresse-sur-Semois, Walcourt kaj Yvoir).

Demografio
La denseco de la loĝantaro en la provinco Namur estas nun de 127 loĝantoj/km². Oni nombras proksimume 465.380 loĝantojn en 2008. Tio signifas ankaŭ ke ĝi estas inter la malmulthomaj provincoj de Belgio.

Flago
La flago de la provinco Namur simple konsistas el du vertikalaj strioj: nigra kaj ruĝa.

Geografio
La provinco Namur estas situanta sude de Belgio. Ĝi estas ĉirkaŭita, dekstrume, de la provincoj Brabant Wallon, Liège, Luxembourg, la franca landlimo kaj la provinco Hainaut. Tien ankaŭ fluas kelkaj riveroj, kies la precipaj estas la Lesse, la Meuse kaj la Sambre.

Lingvo
La oficiala lingvo de la provinco Namur estas la franca.