niknako

Belga biskvito el valona origino.
• Traduko: nic-nac en franclingvo.

Niknako

Verdire la vorto niknako difinas du specojn da biskvitoj:

1.  Malgranda seka biskvito el tritika faruno, en formo de cifero aŭ de litero. La niknakoj estas venditaj en grandaj sakoj, kiuj enhavas plurfoje la tutan alfabeton. Eble ke ilia inventisto havis pedagogiajn intencojn...

2.  Malgranda seka biskvito el tritika faruno, en formo de kuketo, ornamita per floro de sukera meringo supre. La niknakoj estas venditaj en grandaj sakoj, kiuj enhavas plurfoje ĉiujn la meringokolorojn. Ĝenerale estas blankaj, flavaj kaj rozaj meringoj.