HARMEL Pierre

Belga politikisto el franclingva esprimo (Uccle 1911 – 2009).
• Plennomo: Pierre HARMEL.
• Prononco: [ʼpjɛ:r *arʼmɛl].


Pierre HARMEL estas doktoro pri juro, licenciulo pri socialaj sciencoj kaj notaria profesio, agregaciulo de la supra edukado pri fiska juro. Unue li laboras kiel provoficisto ĉe advokataro en Liège (1934). Poste, li estas ankaŭ asistanto (1934-1940) kaj profesoro ĉe la Université de Liège (1943-1981).

Prezidanto de la Association catholique des Jeunesses de Belgique (1936-1938), tre influita per Jacques LECLERCQ, membro kaj vicprezidanto de la grupo La Relève (1945), Pierre HARMEL komencas politikan karieron ĉe la partio PSC, kiam li estas elektita social-krista deputito ĉe la Ĉambro de Reprezentantoj en 1946.

Inter 1950 kaj 1972, Pierre HARMEL partoprenas en ĉiuj la registaroj. Li estas Ministro pri Publika Instruado de 1950 ĝis 1954, Ministro pri Justico de Junio 1958 ĝis Novembro 1958, Ministro pri Kulturaj Aferoj de 1958 ĝis 1960 kaj Ministro pri Publika Funkcio de 1960 ĝis 1961. Poste, li estas Ĉefministro de Julio 1965 ĝis Marto 1966 kaj Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de 1966 ĝis 1972.

Dum sia vivo, Pierre HARMEL konstruas pontojn por plej bona kompreno inter la homoj:
• Kiel Ministro pri Publika Instruado, li ludas ĉefan rolon en la Lerneja Pakto, kiu permesas pacigadon de la instruaj spritecoj (laika kaj katolika) kaj de la instruaj retoj (oficiala kaj libera).
• Kreita en 1948, la Centre Pierre HARMEL – esplorcentro por la nacia solvo de sociaj, politikaj kaj juraj problemoj en la flandraj kaj valonaj regionoj – entreprenas multnombrajn instituciajn reformojn en Belgio kaj kiu kondukas al la neceso de kultura aŭtonomio de la du regionoj (1958).
• Por la NATO, li ellaboras la Doctrine Pierre HARMEL – kiu publike laŭdegas firmecon en la dialogo, fortan defendon kaj stabilajn rilatojn kun la Orientaj Landoj – kaj vojaĝas en diversajn sovetajn landojn.

En 1973, Pierre HARMEL estas nomumita Ŝtatministro kaj Prezidanto de la Senato. Li okupas tiun lastan funkcion proksimume dum kvar jaroj. Poste, li diskrete forlasas la politikan mondon en 1977, je 66 jara, sed ĉiam ĵetas okulon al la belga destino.

Pierre HARMEL ankaŭ ludas aktivan rolon en la eŭropa integralado. Cetere, en 1980, li ricevas la oran medalon Robert SCHUMAN de la fonduso Freiherr von Stein por lia «escepta kontribuo al la kaŭzo de la unuo de Eŭropo». En 1991, li akiras la titolon de grafo de la reĝo Baudouin I.