LAVACHERY Henri

Belga arkeologo el franclingva esprimo (Bruxelles 1885 – 1972).
• Plennomo: Henri (Alfred) LAVACHERY.
• Prononco: [*ɑ̃ʼri (alʼfrɛd) lavaʃʼri].


Amatoro de literaturo, Henri LAVACHERY interesas sin pri etnografio kaj fariĝas instruisto ĉe la Université Libre de Bruxelles. Plie, li estas ataŝeo ĉe la Musées Royaux dʼArt et dʼHistoire. Sed li ankaŭ entreprenas karieron kiel konservisto ĉe la Musée du Cinquantenaire ĝis 1950.

Dankʼal sia emo pri la amerika kaj oceana etnografioj, li partoprenas en la franco-belga ekspedicio sur la Paskinsulo, inter 1934 kaj 1935. La Rigault de Genouilly ankoraŭ enŝipiĝas la sekvantajn sciencistojn: la usona antropologo Alfred MÉTRAUX, la franca etnologo Paul RIVET kaj la ĉilia kuracisto Israel DRAPKIN. Bedaŭrinde, la lasta membro kaj estro de la franca ekspedicio, Charles-Louis WATELIN, mortas dum la vojaĝo. Tiamaniere, ke Henri LAVACHERY estas sola por fari la arkeologajn esploradojn. Baldaŭ, la ekspedicio rehejmiĝas en Francio kun la Mercator.

Pri tiu vojaĝo, Henri LAVACHERY skribas la vivan rakonton «Île de Pâques» (1935) kaj volumo pri «Les Pétroglyphes de lʼîle de Pâques» (1939), en kiu li alportas la rezultaton de sia laboro dum 5 monatoj. Li vidas en tiuj petroglifoj la restaĵojn de malnova arto, realista kaj simpla, kiu nur ekzistas sur la Paskinsulo pro sia izoliteco. Al tiu okazo, li revenas kun grava kolekto de objektoj, kies la giganta statuo de la Pou Hakanononga, nun konservita ĉe la Musée du Cinquantenaire en Bruxelles.

Poste, Henri LAVACHERY ĉiam interesiĝas pri Oceanio kaj publikigas «La vie des Polynésiens» (1946), malgranda volumo kiu eksplikas la esencajn karakterojn de tiu popolo de fieraj aristokratoj, de spontaneaj artistoj, de kleraj teologoj kaj de riskemaj vojaĝantoj.

La Dua Mondmilito kaj la germana invado en Belgio transformas tiun grandan patrioton en kuraĝa partizano. Henri LAVACHERY estas membro de la Académie Royale de Belgique, en belarta fako, de kiu li estas la sekretario ĝis 75 jara. Fine li estas prezidanto de la Institut Belge des Hautes Études Chinoises kaj de la Fondation Égyptologique Reine Elizabeth.