Mercator

Belga velŝipo.
• Prononco: [mɛrkaʼtɔr].


La Mercator estas la kvina lernejoŝipo de la belga komercofloto, kiu komencas sian karieron en 1932 kaj finas ĝin en 1961. Ĝi estas baptita de la nomo de la fama geografiisto Gerardus MERCATOR. Plie, tiu trimastulo estas rigita kiel barkentino, kun kvadrataj veloj je la antaŭmasto kaj trapezaj veloj je la grandmasto kaj la postmasto.

Konstruita dum 1931 en la ŝipkonstruejo de Leith en Skotlando, la Mercator iras sur la maron unuafoje je la 5a de Septembro 1932. Ĉiujare ĝi permesas la trejnadon de proksimume 50 oficirolernantoj per 12 ŝipanoj. Tio estas kadre de vintra vojaĝo dum kvar monatoj kaj de somera krozo dum tri monatoj en la Atlantiko.

Inter 1934 kaj 1935, la Mercator enŝipiĝas franco-belgan ekspedicion sur la Paskinsulo. De tie ĝi revenas kun la giganta statuo de la «Pou Hakanononga», nun konservita ĉe la Musée du Cinquantenaire en Bruxelles. En 1936, ĝi ankaŭ permesas la rehejmiĝo en Belgio de la korpo de la patrulo Damien.

Dum la Dua Mondmilito, la Mercator navigas sub la angla flago. Kiam ĝi revenas en Belgio dum 1947, ĝi estas en tiel malbona stato ke ĝi nur denove iras sur la maron en 1950. Tiam ĝi partoprenas kaj gajnas kelkajn vetkurojn por velŝipoj.

De 1961, ĝi ne plu servas por la trejnado de oficirolernantoj. Sur la kajo, unue en Antwerpen kaj poste en Oostende, ĝi estas nun turista monumento kiu ĉiujare ricevas preskaŭ 130.000 vizitantojn. Malpermesita de navigado sur la marvasto, ĝi tamen eliras dum marborda ŝipveturado. En Junio 2001, ĝi iras al Dunkerque, okaze de la centjarfesto de la franca velŝipo Duchesse Anne. En Aŭgusto 2002, la Mercator estas la frontŝipo dum renkontiĝo kun aliaj velŝipoj en la haveno de Zeebrugge.