Belga modelino el franclingva esprimo (Uccle 1987).
• Plennomo: Alizée POULICEK.
• Prononco: [aliʼze: puliʼtʃɛk].
Eble ke ŝia beleco devenas de siaj diversaj originoj, ĉar sia patro devenas de Ĉeĥio kaj sia patrino devenas de Belgio. La 15an de Decembro 2007, Alizée POULICEK estas elektita Miss Belgium 2008 dum vesperfesto ĉe la Lotto Arena en Antwerpen. Ŝi estas la 16a franclingvanino kiu ricevas tiun titolon.
Apenaŭ kronita de tiu titolo, ŝi estas tre kalumniita de la flandra gazetistaro pro sia nesciado de la nederlandlingvo. Efektive, dum la televidaĵo de sia elekto kiel Miss Belgium, Alizée POULICEK ne povas kompreni kaj respondi al demando en tiu lingvo. Sed ŝi promesas rapide perfektigi sin en tiu fako. De tiam, ŝi ofte havas la okazon pruvi siajn konojn de la nederlandlingvo en multnombraj intervjuoj. Hodiaŭ, ŝi komune praktikas la anglan, ĉeĥan, francan kaj nederlandan lingvojn.
Alizée POULICEK distingiĝas sur la internacia sceno per sia elekto Face of the Universe de la jaro 2008. Ŝi eĉ atingas la duan rangon por la titolo de Miss Photogenic dum la konkurso Miss Universe en Nha Trang. Fine, ŝi ankaŭ reprezentas Belgio ĉe Miss World 2008 en Johannesburg.
Aktuale Alizée POULICEK laboras kiel modelino kaj reprezentas Belgio tra la tuta mondo. En Septembro 2009, ŝi malgraŭe rifuzas kontrakton en Milano por komenci novajn studadojn ĉe la Institut Paul Lambin en Bruxelles. Fakte ŝi deziras fariĝi dietistino.
Dum la elekto de Miss Liège 2010, la nomo de Alizée POULICEK estas ankaŭ sur ĉiuj la lipoj. Okaze de tiu ceremonio, ŝi aperas kun brusto pli forta ol kutime. Fine, ŝi konfirmas operacion de mamenplantaĵo, por profesiaj kialoj.