BREL Jacques

Belga kantisto kaj komponisto el franclingva esprimo (Schaerbeek 1929 – Bobigny {FR} 1978).
• Plennomo: Jacques (Romain) (Georges) BREL.
• Prononco: [ʼʒɑ:k (rɔʼmɛ̃) (ʼʒɔrʒ) ʼbrɛl].


Naskita en katolika familio de flandraj industriistoj, Jacques BREL ne estas tre interesita per la studadoj, escepte per la kursoj pri la franca lingvo. Tamen, li ricevas severmoran edukadon inter katolika kolegio kaj skoltismo. Je sia 16a jaraĝo, li kreas teatran trupon kun kelkaj amikoj kaj skribas teatraĵojn, kiujn li ludas ene de la junulara organizaĵo Franche Cordée.

Fine, lia patro dungas lin en la familia kartonfabriko; laboro por kiu Jacques BREL ne vere havas guston, sed kiu ebligas al li ne partopreni en la dua mondmilito. Poste, li serioze pripensas karieron kiel kantisto. Amatoro de klasika muziko, li komponas siajn unuajn melodiojn sur la familia piano kaj sia propra gitaro, dum li neniam praktikis la muzikon antaŭe...

Je la 1a de Junio 1950, li edziĝas kun Thérèse MICHIELSEN, kiun li renkontis tri jarojn antaŭe ĉe la Franche Cordée. Kune ili havas tri filinojn: Chantal (1951), France (1953) kaj Isabelle (1958). Por tiu lasta Jacques BREL skribas samnoman kanzonon.

Ekde 1952, li skribas kaj komponas kanzonojn, kiujn li kantas en la bruselaj kabaretoj de la kvartalo Lʼîlot Sacré en la historia koro de Bruxelles. Al tiu epoko, li jam montras sian lirikan potencon en la interpretoj kaj en la tekstoj. En 1953, li forlasas la belgan ĉefurbon kaj iras al Paris, por renkonti Jacques CANETTI, posedanto de la kabareto Les Trois Baudets, kiu konsilas al li partopreni en la festivalo de Knokke-Het-Zoute. Por gajni iom da mono, Jacques BREL ankaŭ instruas gitaron al la dancakrobatisto Francesco FREDIANI. Jean VILLARD GILLES rekonas lian talenton kaj dungas lin por sia kabareto Chez Gilles. Intertempe, li donas sian unuan reprezentadon en la spektaklejo lʼOlympia, kies ĝia posedanto Bruno COQUATRIX gratulas lin. En Januaro 1955, li faras siajn komenciĝojn ĉe la spektaklejo Ancienne Belgique de Bruxelles, en la antaŭprogramo de Bobbejaan SCHOEPEN.

En 1955, li transloĝiĝas en Montreuil kun sia edzino kaj siaj du knabinoj. Ankoraŭ sub la influo de la skoltismo kaj de sia katolika edukado, Georges BRASSENS afable kromnomas lin “lʼabato BREL”. En 1956, li renkontas la pianiston François RAUBER, kiu fariĝas lia komponisto kaj muzikisto. En 1957 okazas rendevuo kun Gérard JOUANNEST, kiu fariĝas lia ekskluziva pianisto sur la scenejo. Iom post iom, Jacques BREL trovas sian propran stilon kaj konas belan sukceson. Lia muziko fariĝas pli kompleksa kaj liaj kanzonoj pli diversaj, kun temoj pri lʼamo («Je tʼaime», «Litanies pour un Retour»), la socio («Les Singes», «JAURÈS») kaj la spiriteco («Le Bon Dieu», «Dites», «Si cʼétait Vrai»). Apartaĵo: li neniam cedas al la tradicio de la “revoko” post la spektakloj, kiun li juĝas tro demagoga.

Poste, la turneoj sinsekvas laŭ infera ritmo; Jacques BREL foje faras pli da koncertoj ke estas da tagoj en la jaro! En 1962, li registras siajn plej famajn titolojn, kies «Le plat pays», «Les bourgeois» kaj «Madeleine». Dum la sama jaro, li kreas sian propran eldonejon Arlequin, kiu post ses monatoj fariĝas Pouchenel. En 1966, li decidas forlasi la kanzonon. Kaj la 16a de Majo 1967, li donas sian lastan recitalon en Roubaix.

Sed li ne restas nenionfarante. Dum la somero 1967, li ludas en unua filmo, «Les Risques du métier», el la reĝisoro André CAYATTE. En 1968, en Bruxelles, li kreas la franclingvan version de «LʼHomme de la Mancha», en kiu li interpretas la rolon de Don Quijote. Dum 1969, Jacques BREL ludas en «Mon oncle Benjamin» dʼÉdouard MOLINARO, por kiu li ankaŭ komponas la muzikon kune kun François RAUBER. Plie, li realigas du filmojn: «Franz» (1971) kaj «Le Far West» (1973). Lia lasta rolo restas mita: li interpretas la deprimitan François Pignon en «LʼEmmerdeur», denove dʼÉdouard MOLINARO.

En 1974, li ĉion forlasas kaj navigas sur sia velŝipo Askoy II kun Maddly BAMY, kiun li renkontas dum la produktado de la filmo «Lʼaventure cʼest lʼaventure» (1971) de Claude LELOUCH. Sed, Jacques BREL, kiu multe fumas, estas jam malsana kaj estas baldaŭ operaciita pri pulma kancero. Tamen, li decidas retiriĝi sur la Markizinsuloj. Tie, en sia aviadilo nomita Jojo – memore de lia malnova amiko Georges PASQUIER –, li helpas la loĝantojn, kiuj deziras vojaĝi inter la Markizinsuloj kaj Tahitio, sur mara kurso de 1430 kilometroj kaj preskaŭ 5 horoj.

En 1977, malgraŭ sia malsano, li revenas al Paris por registri sian lastan diskon. Proksimume 300.000 ekzempleroj estas for nur unu horo post la komenciĝo de la vendo. La kanzono «Les Marquises», el tiu albumo, finas per tiuj kortuŝaj vortoj “Vi deziras ke mi diras vin, Ĝemi ne estas konvena, Sur la Markizinsuloj”. Cetere, li reiras sur la Markizinsuloj, antaŭ ke, en Julio 1978, sia pulma kancero malplibonigas. Tiam, Jacques BREL estas rehejmigita en Francio, kie li mortas la 9an de Oktobro 1978 ĉe la hospitalo Avicenne en Bobigny.

Nun, Jacques BREL ripozas en la tombejo de Atuona en Hiva Oa, sur la Markizinsuloj, apud la tombo de la franca pentristo Paul GAUGUIN. En 1999, lia funebra plato estas kaŭzo de malkonsento inter la familio de la kantisto kaj Maddly BAMY. Lia lasta kunulino gajnas sian proceson kaj akiras la rajton ornami lian tombon per portreto kun iliaj du vizaĝoj turnitaj en la direkto al la sunsubirejo.