CARNOY Jean-Baptiste

Belga biologiisto kaj pastro (Rumillies 1836 – Scuol {CH} 1899).
• Plennomo: Jean-Baptiste CARNOY.
• Prononco: [ʼʒɑ̃ - baʼtist karʼnwa].


Post duagradaj studadoj ĉe la Collège de Tournai, Jean-Baptiste CARNOY studas filozofion ĉe la Petit Séminaire de Bonne-Espérance kaj teologion ĉe la Grand Séminaire en Tournai. En 1861, li fariĝas pastro kaj studas biologion ĉe la Université Catholique de Louvain, kie li ricevas diplomon de Doktoro pri Natursciencoj (1865). Dankʼal stipendio de la registaro, li daŭrigas siajn studadojn en universitatoj en Bonn, Jena, Leipzig, Berlin kaj Wien.

Post siaj studadoj, li estas sendita al Roma de la diocezo en Tournai. Tie, li profitas la okazon por fari esplorojn pri la vegetaĵaj ĉeloj kaj malkovras fungon – la Mucor Romanus –, kiu rapide fariĝas eksperimenta modelo. En 1868, Jean-Baptiste CARNOY rehejmiĝas por aranĝi la kursojn pri ĝenerala biologio ĉe la Université Catholique de Louvain, sed la manko de helpmono de la universitato devigas lin forlasi la projekton. Tiam, li estas revokita de la episkopo en Tournai, kiu nomumas lin vikario en Celles. Tio ne malhelpas lin daŭrigi siajn traserĉojn kaj publikigi la «Recherches anatomiques et physiologiques sur les champignons» en la bulteno de la Société Royale de Botanique. En 1870, li estas ankaŭ nomumita paroĥestro en Bauffe.

En 1876, revenante en Leuven, li estas nomumita por instrui biologion, botanikon kaj mikroskopion. Kun entuziasma naturo, Jean-Baptiste CARNOY interkomunikas sian ĝojon pri la eltrovo de la infinitezimo kun siaj lernantoj, el kiuj J. DENYS kaj Arthur VAN GEHUCHTEN, kiuj fariĝas liaj disĉiploj. Li estas al la origino de praktikaj laboroj en la instruado de natursciencoj kaj de la unua kurso pri citologio. Intertempe li publikigas la «Manuel de microscopie à lʼusage des élèves qui fréquentent lʼInstitut micrographique» (1879) kaj «La biologie cellulaire» (1884). Dum la sama jaro, li fondas la internacian revuon pri citologio «La Cellule», kiu estas eldonita ĝis 1987.

En 1890, kun la evoluo de la studadoj pri ĉela biologio ĉe la Université Catholique de Louvain, Jean-Baptiste CARNOY ne hezitas dediĉi monon kaj tempon por la kreo de novaj laboratorioj, kolektitaj sub la nomo de Institut CARNOY. Hodiaŭ, nur restas la konstruaĵo, situanta en la Vaartstraat en Leuven. Ĉar, post la divido de la franclingva kaj nederlandlingva partoj de la universitato, la nomo de Bâtiment CARNOY estas transdonita al la Institut de Biologie en Louvain-la-Neuve.

Kontraŭ la antaŭjuĝoj, li ne eskapas nek la envion nek la malinklinon ke sia genio povas inspiri al la malprogresemaj konservativuloj de sia epoko. Laca pro tiom da laboro, la kanoniko Jean-Baptiste CARNOY forpasas en Scuol, apenaŭ en sia 63a jaraĝo. Fine, li estas entombigita en la preĝejo de Rumillies.