Meiboom

Belga festo el brusela origino.
• Plennomo: Meiboom.
• Prononco: [ʼmɛ,bo:m].


La Meiboom – arbo de Majo – estas la plej malnova folklora tradicio en Bruxelles. Laŭ la fontoj, ĝi aperas inter 1143 kaj 1308. Ekde 2005, ĝi ankaŭ viciĝas sur la listo de UNESCO, kiel «Majstroverko pri la Parola kaj Senkorpa Heredaĵo de la Homaro».

Laŭdire tri legendoj cirkulas pri la devenoj de la tradicio Meiboom:
• Post atako inter loĝantoj de Bruxelles kaj Gent.
• Post atako inter loĝantoj de Bruxelles, Gent kaj Leuven.
• Post atako inter loĝantoj de Bruxelles kaj Leuven.
Ĉiaokaze, la enurbaj loĝantoj estis savitaj de la Compagnons de Saint-Laurent.

Tamen, kelkaj aspektoj de la afero estas nekontesteble historiaj. De ĉiam, la plantado de vera arbo okazas dum la 9a de Aŭgusto, precize je la vojkruciĝo inter la Rue du Marais kaj la Rue des Sables. Plie, la Meiboom estas organizita de la Compagnons de Saint-Laurent.

La konkurenco inter Bruxelles kaj Leuven certe ludas rolon en la tradicio Meiboom, ĉar la arbo devas esti plantita antaŭ 17h, se ne la privilegio de la plantado pasas en la manoj de la loĝantoj de Leuven

Post la restarigo de la Compagnons de Saint-Laurent en 1880, la Meiboom adoptas novajn agordojn dum la XXa Jarcento. Hodiaŭ la arbo estas dehakita en la Bois de la Cambre. En la procesio troviĝas la Buumdroegers (portistoj de arbo), la Poepedroegers (portistoj de gigantoj) kaj la Gardevils (patronoj de festo).