mirindo

Belga kukaĵo.
• Traduko: merveilleux en franclingvo.


Nur en Belgio oni povas elpensi kukaĵon kun simila nomo! Ĉu ne estas mirindaĵo? Plie, ĝia preparado estas tute simpla: du rondaj meringoj kun iom da kremo el Chantilly inter ambaŭ partoj, multe da kremo el Chantilly sur la rando kaj ĉokoladaj rabotaĵoj ĉirkaŭe. Kelkfoje, la kukisto aldonas ĉerizon en maraskeno sur la supro, kio nenion alportas al la senkomparebla gusto de la afero. Kutime la mirindo estas vendita en papera formilo.