VAN DER PERREN Kevin

Belga artsketisto el nederlandlingva esprimo (Ninove 1982).
• Plennomo: Kevin VAN DER PERREN.
• Prononco: [ʼkɛvin ʼvan ʼdǝr ʼpɛrǝn].


Verdire, li deziras fariĝi artsketisto, post la transirado de trupo de artsketado en sia urbo. Dum la Junula Ĉampionado de la Mondo en 2002, Kevin VAN DER PERREN gajnas arĝentan medalon. Plie, li estas la unua sketisto, kiu sukcesas kombinaĵon kun tri trioblaj saltoj. Li inkludas tiun saltkombinaĵon en sia libera programo ĝis la fino de la sezono 2003/2004. Ankaŭ, li estas la standardportisto de Belgio, okaze de la Vintraj Olimpiaj Ludoj dum 2006 kaj 2010.

Iom post la Vintraj Olimpiaj Ludoj de 2006, li mankas la Ĉampionadon de la Mondo, pro vundo al la kokso. En 2007, Kevin VAN DER PERREN pripensas la ideon ne partopreni la Ĉampionadon de Eŭropo, sed li tamen estas ĉeestanta. Fine, li gajnas bronzan medalon tie, antaŭ Sergei DAVYDOV por 0,07 punkto.

Post la Ĉampionado de la Mondo en 2008, li travivas operacion al la kokso. Kaj, je la 17a de Majo 2008, li edziĝas kun la angla artsketistino Jenna MCCORKELL. Malgraŭ doloroj en la kokso, Kevin VAN DER PERREN gajnas alian bronzan medalon dum la Ĉampionado de Eŭropo en 2009.

Krome, li estas la unua artsketisto, kiu provas kaj sukcesas kombinaĵon kun unu kvarobla kaj du trioblaj saltoj, dum la Ĉampionado de la Mondo 2010 en Torino. Kevin VAN DER PERREN jam gajnis sesfoje la Ĉampionadon de Belgio. Nuntempe li okupas la 15an mondan rangon laŭ la International Skating Union.



Premiaro
• Junula Ĉampionado de Belgio: ora medalo en 1997.
• Junula Ĉampionado de la Mondo: arĝenta medalo en 2002.
• Ĉampionado de Belgio: arĝenta medalo en 1999.
• Ĉampionado de Belgio: ora medalo en 2000, 2001, 2002, 2003, 2004, 2007 kaj 2011.
Trophée Éric BOMPARD: arĝenta medalo en 2003/04.
• Ĉampionado de Eŭropo: bronza medalo en 2007 kaj 2009.
Skate Canada: arĝenta medalo en 2007/08.