ADAMO Salvatore

Belg-itala kantisto el franclingva esprimo (Comiso {IT} 1943).
• Plennomo: Salvatore ADAMO.
• Prononco: [salvaʼtɔr(e) aʼdamɔ].


En 1943, Salvatore ADAMO naskiĝas en Sicilio kaj estas la unua el ok infanoj. En 1947, lia patro foriras labori en la minejoj de Belgio, kun sia familio. Tial, li adoltiĝas kaj lernas en Jemappes, sed nun loĝas en Uccle en la Région de Bruxelles-Capitale.

En 1960, Salvatore ADAMO partoprenas en konkurso de Radio Luxembourg kaj gajnas la finalon en Paris. Tuj, li registras sian unuan diskon kaj renkontas fiaskon. Tamen, li havas unuan sukceson kun «Sans toi ma mie», en 1963. Aliaj furorkanzonoj sinsekvas, kiel «Tombe la neige», «Vous permettez Monsieur» kaj «La Nuit» (1964), «Les Filles du bord de mer» kaj «Mes mains sur tes hanches» (1965), «Ton Nom» kaj «Une mèche de cheveux» (1966), «Une larme aux nuages» kaj «InchʼAllah» (1967), «Lʼamour te ressemble» kaj «F… comme femme» (1968), «À demain sur la lune» kaj «Petit bonheur» (1969), «Va mon bateau» (1970), «Jʼavais oublié que les roses sont roses» (1971), «Cʼest ma vie» (1975), …

Populara kantisto, dum ĉiuj el siaj koncertoj, Salvatore ADAMO kaptas la koron kaj kunvenas milojn da homoj en ĉiuj la landoj de la mondo. Precipe, li kantas franclingve, sed ankaŭ en multnombraj aliaj dialektoj (germana, hispana, itala, japana, nederlanda, portugala kaj turka). Plie, lia sukceso en Japanio devenas de la fakto, ke la muzika strukturo de lia kanzono «Tombe la neige», kun rekantaĵo de kvin silaboj, respondas al tradicia formo de la japana kanto (hajko).

En 1984, li ege suferas pro kormalsano. Post sia resaniĝo, Salvatore ADAMO registras novajn diskojn, kiel «Rêveur de fonds» (1992), «La vie comme elle passe» (1995) kaj «Regards» (1998). Ekde 1993, li ankoraŭ estas bonvola ambasadoro de UNICEF en Belgio.

En 2003, li registras la diskon «Zanzibar» kun la kunlaborado de sia amiko Arno. En 2004, post novaj sanproblemoj, Salvatore ADAMO devas nuligi multajn koncertojn, precipe dum la Festival des Vieilles Charrues. En 2007 eliras la disko «La part de lʼange».

Por la kino, Salvatore ADAMO ankaŭ laboras kiel aktoro en «Les Arnaud» (1967) kun Bourvil kaj en «Lʼardoise» (1969/70) kun Jess HAHN kaj kiel reĝisoro en «Lʼîle aux coquelicots» (1970) kun Pierre VANECK.

Fine, Salvatore ADAMO ricevas de la reĝo Albert II la titolon de kavaliro (2001) kaj de Officier de lʼOrdre de la Couronne (2002). En 2010, li akiras la Grand Prix International de Poésie Francophone por sia tuta verko, dum la 52a Congrès National de la Société des Poètes et Artistes de France, kiu okazas ĉijare en Toulouse. Ĝis nun la kantisto vendis pli ol 100 milionoj da diskoj tra la mondo…