Hortus Botanicus Lovaniensis

Belga botanikoĝardeno, situanta en Vlaanderen.
• Plennomo: Hortus Botanicus Lovaniensis.
• Prononco: [ʼɔrtus ʼbɔtanikus ʼlɔvaniɛnsis].

HBL

Kreita en 1738, la Hortus Botanicus Lovaniensis estas la plej malnova botanika ĝardeno de Belgio, kun areo de 2,2 hektaroj. Ĝi estas situanta en la centro de urbo Leuven, precize en la Kapucijnenvoer. Ankaŭ, la unuaj ĝardenoj enhavas kolektojn da kuracoplantoj, kaj pro tio ili ĉiam estas ligitaj kun la Katholieke Universiteit Leuven.

Poste, la Hortus Botanicus Lovaniensis estas uzita por studaj celoj, kaj konsekvence gastigas vastan kolekton da ornamaj kaj raraj plantoj. Tiel, apud la originalaj ĝardenoj kun la kuracoplantoj, aperas la unuaj arboretoj kaj botanikaj ĝardenoj. Malgraŭ tiu diferenco de uzo tra la tempo, oni ankoraŭ nomas ĝin Kruidtuin, en populara nederlandlingvo.

Hodiaŭ la Hortus Botanicus Lovaniensis estas prizorgita de la urbo Leuven. Kontraŭe de aliaj botanikaj ĝardenoj, ĉi tiu ĝardeno estas senpaga kaj estas vizitita de la civitanoj kaj de la turistoj. La ĝardeno foje akceptas ekspoziciojn pri Nuntempa Arto.