Marie

Belga princino (Inzigkofen {DE} 1845 – Bruxelles 1912).
• Plennomo: Marie (Louise) (Alexandrine) (Caroline) (DE) (HOHENZOLLERN-SIGMARINGEN).
• Prononco: [ʼmari: (luʼiz) (aleksɑ̃ʼdrin) (karɔʼlin) (dǝ) (ʼhohǝn,tsɔlǝrn - ʼzig,maringǝn)].
• Titolo: Marie DE BELGIQUE en franclingvo, Maria VAN BELGIË en nederlandlingvo kaj Maria VON BELGIEN en germanlingvo.


Marie estas la pli juna filino de Karl Anton VON HOHENZOLLERN-SIGMARINGEN kaj Josephine VON BADEN. En 1867, ŝi edziniĝas en Berlin kun Philippe, filo de la reĝo Léopold I kaj de la reĝino Louise-Marie. Rapide ŝi donas al li kvin infanojn: Baudouin, Henriette, Joséphine, Joséphine kaj la estonta reĝo Albert I.

Post la mortoj de sia pli maljuna filo Baudouin en 1891 kaj de sia edzo Philippe en 1905, Marie okupas pli altan rangon fine de sia vivo, ĉar ŝi estas la patrino de la nova reĝo Albert I, kiu estas surtronigita en 1909.

Intertempe Marie monhelpas diversajn asociojn por mizeruloj. Ankaŭ lerta por la desegnaĵo kaj la pentraĵo, ŝi faras rimarkindajn akvafortaĵojn kaj eskpozicias siajn verkojn de tempo al tempo. Plie, ŝi prizorgas literaturan salonon, kiu estas kunveno de multnombraj aŭtoroj kaj centro de la socia vivo en Bruxelles dum preskaŭ kvardek jaroj.

Fine, Marie suferas pro pneŭmonio dum kelkaj tagoj, mortas je la 26a de Novembro 1912 en Bruxelles kaj estas entombigita en la reĝa kripto de lʼÉglise Notre-Dame de Laeken.