Bataille de Waterloo

Batalo, kiu okazis sur la belga teritorio.


Ĉio estas nur konfuzo en la historio de la Bataille de Waterloo… La Anglanoj nomas ĝin Battle of Waterloo, la Germananoj nomas ĝin Schlacht bei Belle-Alliance kaj la Francanoj nomas ĝin Bataille de Mont-Saint-Jean. Do, kvar nomoj por unu batalo, kaj la plej falsa estas ankaŭ la plej komunuza!

Vere, la Bataille de Waterloo okazas je la 18a de Junio 1815, sur la teritorio de la urboj Braine-lʼAlleud kaj Lasne. Ĝi finas per la decida venko de du armeoj: la armeo de la britaj, germanaj kaj nederlandaj aliancanoj (de la Duko Arthur WELLESLEY OF WELLINGTON) kaj la armeo de la Prusanoj (de la Marŝalo Gebhard Leberecht VON BLÜCHER). Ambaŭ batalis kontraŭ la franca armeo de la Imperiestro Napoléon I...

Pluvas dum la tuta nokto kaj la grundo estas tramalsekigita. La instalado de lʼartilerio, en la koto, estas malfacila. Matene, la pozicioj estas okupitaj, sed la komenco de la Bataille de Waterloo estas iom prokrastita.

Plie, la Francanoj estas pli multnombraj ol tiuj de WELLINGTON kaj tiuj de BLÜCHER aparte, sed pli malmultnombraj ol tiuj kune. La pozicioj estas la sekvantaj: la aliancanoj estas norde sur la Plateau de Mont-Saint-Jean, la Francanoj estas sude sur la Plateau de la Belle-Alliance kaj la Prusanoj estas oriente. Tamen, post akra batalo, la alianca armeo bone tenas kontraŭ la malamiko. Konsekvence Napoléon I malgajnas la Bataille de Waterloo. Oni nombras proksimume 50.000 homojn mortitaj aŭ vunditaj sur la batalkampo.

Fine, dum la 26a de Marto 1914, la Belga Parlamento voĉdonas leĝon, por protekti la lokon de la Bataille de Waterloo. Ĉi tiu leĝo estas ĝis nun respektita, escepte de la Couvent des Dominicaines de Fichermont, kiu estas konstruita en 1929 en la nordorienta parto de la batalkampo kun la “beno” de la registaro. Ĉiun jaron okazas granda historia prezentado de la batalo…