terilo

Vorto en uzo en la tuta Belgio.
• Etimologio: de la valona vorto teriterisse, kiu signifas “ŝutmonto”.
• Traduko: terril en franclingvo kaj en nederlandlingvo, Bergehalde en germanlingvo. 


Monto konsistigita de la senvalora ŝtonaĵo post apartigo de la ekspluateblaj substancoj el karbomino.
ekzemple: Tradicie la teriloj estas nomitaj “belgaj montoj”.