Château de La Hulpe

Belga kastelo, situanta en Wallonie, provinco Brabant Wallon.
• Plennomo: Château de La Hulpe.
• Prononco: [ʃɑʼto ʼdǝ ʼla *ʼhylp].
• Adreso: chaussée de Bruxelles 111, 1310 La Hulpe.


La Château de La Hulpe estas “perlo” de la arkitektura heredaĵo en Wallonie. Antaŭe bieno de la grafo Ernest-John SOLVAY, tiu kastelo, konstruita en 1842, estas ĉirkaŭita de francstilaj ĝardenoj sur 227 hektaroj. Nuntempe diversaj eventoj estas organizitaj en la multnombraj salonoj.