RIGUELLE Joël

Belga komediisto kaj politikisto el franclingva esprimo (Charleroi 1954).
• Plennomo: Joël RIGUELLE.
• Prononco: [ʒɔʼɛl riʼgɛl].


Naskita en Charleroi, Joël RIGUELLE rapide transloĝiĝas en la Région de Bruxelles-Capitale. Li sekvas siajn unuagradajn studadojn ĉe l’Institut Saint-Albert kaj siajn duagradajn studadoj ĉe l’Institut Saint-Thomas dʼAquin en Berchem-Sainte-Agathe. Poste, li ricevas diplomon pri modernaj lingvoj.

Instruisto pri germanaj lingvoj ĉe la Collège Saint-Pierre dʼUccle, Joël RIGUELLE aktivas ĉe la Démocratie Chrétienne de Bruxelles kaj eniras la partion PSC okaze de la komunumaj balotoj dum oktobro 1976.

Delonge, li ŝatas la kanzonon, la skribadon kaj la gitaron, sed Joël RIGUELLE ne pensas pri arta kariero. Tamen, en 1984, li gajnas la konkurson pri humuraj kanzonoj de la RTBF «Quand on n’a que l’humour». En alia fako, en 1988, li komencas ses jarojn de tre agema kaj… ĝena ĉeesto al la komunuma konsilio en Berchem-Sainte-Agathe.

En oktobro 1994, li okupas la funkcion de skabeno pri la urbanizado, la informado kaj la festado de Berchem-Sainte-Agathe. Same, li estas tre agema je la parlamenta nivelo, kie li deponas rezoluciojn pri la Justa Komerco kaj pri la «Charte des Droits de l’Enfant Malade», kiuj estas ambaŭ voĉdonitaj unuanime. Nuntempe, Joël RIGUELLE estas urbestro en Berchem-Sainte-Agathe kaj deputito por la partio CDH ĉe la Brusela Parlamento.

Ekde 1996, li partoprenas en la spektaklo «Sois Belge et tais-toi!», en kiu li ludas burleskan rolon. Vere, Joël RIGUELLE trovas en tiu revuo favoran terenon al lia talento de kantisto kaj komediisto, kiu arde defendas la ŝercajn tekstojn de la aŭtoroj André REMY kaj Baudouin REMY. Interalie, li interpretas «Eerste Les», parodia skeĉo de instruisto pri nederlandlingvo, kiu kritikas la lingvajn problemojn de lia lando kaj ĝia ĉefurbo.