SENTJENS Lucie

Belga skulptistino el franclingva esprimo (Bruxelles 1959).
• Plennomo: Lucie SENTJENS.
• Prononco: [ʼlysi: ʼsɛn,tʃǝns].

Komence de la jaroj 1980, Lucie SENTJENS vizitas sinsekve la kursojn pri desegnaĵo kaj pentraĵo ĉe La Cambre (en la laborejo de Rik POOT), ĉe lʼÉcole des Arts dʼUccle (en la laborejo de Arie MANDELBAUM) kaj ĉe lʼÉcole des Arts dʼEtterbeek (en la laborejo de Jacques MULLER).

Ekde 1983, ŝi instruas skulptaĵon ĉe lʼÉcole des Arts dʼIxelles. Intertempe Lucie SENTJENS ricevas la Prix Napoléon GODECHARLE pri skulptaĵo (1982) kaj la Prix de la Fondation Belge pour la Vocation (1982). Ŝi ankaŭ estas premiita por la konkurso pri skulptaĵo ĉe la Musée dʼIxelles (1987).

Fine Lucie SENTJENS ofte ekspozicias siajn verkojn ekde preskaŭ dudek jaroj: ĉe la Galerie Hugo GODDERIJS en Veurne (1982), ĉe la Musée des Arts Contemporains en Hornu (1985) kaj ĉe la Musée dʼIxelles (1985), interalie…