Schelde

Belga riverego, situanta en Vlaanderen.
• Plennomo: Schelde.
• Prononco: [ʼskɛld].
• Traduko: Escaut en franclingvo.


Post ĝia fonto en Francio, la Schelde eniras en Belgio kaj trairas la urbojn Tournai, Oudenaarde, Gent kaj Antwerpen, antaŭ ol fini ĝian fluon en Nederlando. Dividita en du partoj, la riverego kutime nomiĝas Bovenschelde antaŭ Gent kaj Zeeschelde poste. Proksimume 250 kluzoj kaj baraĵoj estas instalitaj laŭ ĝia fluo kaj ĝiaj precipaj alfluantoj, inter kiuj estas la Dender, la Haine, la Leie kaj la Rupel. Plie, oni temas pri malrapida kaj malpotenca riverego, sur kiu la influo de la tajdo estas sentebla ĝis 160 km de la enfluejo. Fine, la tuta desupro de la riverego sur la belga teritorio egalas 16 metrojn.

Antaŭlonge, proksimume ĝis la XVIIIa Jarcento, la Schelde nature forvagas en la ĉefa fluejo de sia aluvia ebenaĵo. Tamen ĝiaj multnombraj meandroj estas nun ŝtopplenigitaj. Konsiderante ke herbejoj funde de la valo estas anstataŭigitaj per agrikulturaj, industriaj kaj urbaj zonoj, ĝiaj superbordiĝoj estas malpli kaj malpli toleritaj...

La Schelde, kiel aliaj riveregoj tra Eŭropo, estas tre poluita. Plie, ĝia administrado estas des pli malfacila, ke ĝi trairas 3 landojn kaj 7 regionojn, dum ekosistemo ne konas limojn. Kvankam, du asocioj, Escaut Vivant en Francio kaj Schelde Zonder Grenzen en Belgio kaj Nederlando celas restarigi la bonan ekologian staton de la riverego kaj de ĝiaj alfluantoj por 2015...