WEYERGANS François

Belgo-franca verkisto kaj reĝisoro (Etterbeek 1941).
• Plennomo: François WEYERGANS.
• Prononco: [frɑ̃ʼswa wɛjǝrʼgɑ̃s].


Filo de belga patro kaj de franca patrino, François WEYERGANS studas ĉe la Collège Saint-Michel en Etterbeek kaj ĉe la Institut Saint-Boniface-Parnasse en Ixelles. Poste li sekvas la kursojn ĉe la Institut Des Hautes Études Cinématographiques en Paris. Tie li havas pasion por Robert BRESSON kaj Jean-Luc GODARD.

Komence de sia kariero, François WEYERGANS skribas en la franca revuo Les Cahiers du Cinéma antaŭ ol realigi unuan filmon pri Maurice BÉJART en 1961. Post psikologa analizo, li publikigas sarkasman raporton pri sia kuracado en 1973. Cetere, tio estas la temo de lia romano «Le Pitre», por kiu li ricevas la Prix Roger NIMIER en 1974.

Intertempe François WEYERGANS estras kelkajn pliajn filmojn. Oni temas pri «Maladie mortelle» (1977), «Je tʼaime, tu danses» (1977) kaj «Couleur Chair» (1978). Sed, baldaŭ, la skribado anstataŭigas ĉiujn liajn aliajn ŝatokupojn.

En 1981, lia dua romano «Macaire le Copte» aperas en librovendejo, kaj gajnas la Prix Rossel en Belgio kaj la Prix des Deux Magots en Francio. De tiam, François WEYERGANS dediĉas sian tutan tempon al la skribado, ĉiam laborante dum la nokto de 23h ĝis tagmezo. Liaj postaj verkoj – plejofte el aŭtobiografia kaj ironia naturo – permesas al li kolekti literaturajn premiojn, kies la Prix Méridien des Quatre Jurys por la «Radeau de la Méduse» (1983) kaj la Prix Renaudot por «La Démence du Boxeur» (1992).

Ankaŭ, li skribas «Franz et François» (1997), kiu estas aludo al sia patro kaj al li mem. Plie, lia romano «Trois jours chez ma Mère» akiras la Prix GONCOURT en 2005, post intensa konkuro kun alia ĉefa romano de tiu literatura sezono. François WEYERGANS priskribas sin kiel “Kinisto, kiu ne turnas filmojn. Mi vidas la romanon nur kiel esprimorimedo. Ĝi estas pli preciza, riĉa kaj subtila ol filmo.”...

Fine, François WEYERGANS estas elektita la 26a de Marto 2009 al lʼAcadémie Française, post la vakanteco de sidloko pro la sinsekvaj mortoj de Maurice RHEIMS kaj de Alain ROBBE-GRILLET. Lia akcepto sub la kupolo estas celebrita la 16a de Junio 2011, kun preskaŭ 1/4h da malfruo!, pere de bonvena parolado de Erik ORSENNA kaj poste de lia propra alparoladeto kun duobla laŭdo por liaj ambaŭ antaŭuloj de la fotelo 32. Tamen, tiu nomado ne tre plaĉas en Francio, pro la strangeta karaktero de la belga verkisto.



Filmoj
«BÉJART» (1962)
«Hieronymus BOSCH» (1963)
«Robert BRESSON: Ni vu, ni connu» (1965)
«BEAUDELAIRE is gestorven in de zomer» (1967)
«Aline» (1967)
«Un film sur quelquʼun» (1972)
«Maladie mortelle» (1977)
«Je tʼaime, tu danses» (1977)
«Couleur Chair» (1978)

Libroj
«Salomé» (1968)
«Le Pitre» (1973)
«Les figurants» (1980)
«Macaire le Copte» (1981)
«Le Radeau de la Méduse» (1983)
«La Vie dʼun bébé» (1986)
«Françaises, Français» (1988)
«Je suis écrivain» (1989)
«Rire et pleurer» (1990)
«La Démence du Boxeur» (1992)
«Franz et François» (1997)
«Trois jours chez ma Mère» (2005)