MORREN Charles

Belga botanikisto (Gent 1807 – Liège 1858).
• Plennomo: Charles (François) (Antoine) MORREN.
• Prononco: [ʼʃarl (frɑ̃ʼswa) (ɑ̃ʼtwan) mɔʼrɛn].


Patro de Édouard MORREN, li estas edukita ĉe parencoj, post la morto de lia patrino kiam li estis nur tri jara. Post studadoj en Bruxelles kaj Gent, Charles MORREN ricevas doktorecon en 1829. En la sekvo, li instruas fizikon ĉe la Universiteit Gent (1833) kaj la botanikon ĉe la Université de Liège (1835).

En 1836, Charles MORREN sukcesas, kun la helpo de la verkoj de la skota botanikisto Robert BROWN, en la artefarita fekundigado de vanilo, kies la planto ne povas produkti fruktojn ekster ĝia natura areo, ĉar la polenanta insekto mankas en la forcejoj de la Jardin Botanique de Liège.

Plie, li ankaŭ estras la (tro) malgranda Jardin Botanique de Liège, kiun li deziras transloki sur pli vasta terspaco proksime de la urbo. Tial, en 1838, la registaro invitas Charles MORREN viziti la botanikajn ĝardenojn en Anglio, Irlando kaj Skotlando, precipe por esplori la forcejojn en tiuj landoj. Tamen, la manko da monrimedoj kaj la senĉesaj problemoj malsanigas lin, kaj li ne plenumas tiun projekton...

Inter la verkoj de Charles MORREN, estas necese citi: «Essai sur lʼinfluence de la lumière dans la manifestation des êtres organisés» (1835), «Études dʼanatomie et de physiologie végétales» (1841) kaj «Notions élémentaires de sciences naturelles» (1844), interalie.

Fine, li estas la ĉefredaktisto de la Horticulteur belge (1833-1836), de la Annales de la Société Royale dʼAgriculture et de Botanique de Gand (1845-1849), de la Journal dʼAgriculture Pratique (1848-1855) kaj de La Belgique horticole, journal des jardins et des vergers (1851-1855). Vere Charles MORREN ludas gravan rolon en la ekflugo de la hortikulturo en Liège. Cetere, kiel honora prezidanto de la Société Royale dʼHorticulture de Liège, li ĉiam kuraĝigas la ĝardenfloristojn – tiel nomitaj tiutempe – plibonigi iliajn produktojn.