GYSSELING Maurits

Belga lingvisto el nederlandlingva esprimo (Oudenburg 1919 – Gent 1997).
• Plennomo: Maurits GYSSELING.
• Prononco: [ʼmorits ʼgɛjsǝ,liŋk].


Unue, Maurits GYSSELING sekvas la unuagradan instruadon en Oudenburg, kie sia patrino estras ŝuvendejon. Sed, post provtempo kiel ŝufaristo ĉe sia onklo Omer VERLINDE en Oostende, li transloĝiĝas kun siaj gepatroj al Oostakker, kie li studas la grekan kaj la latinan lingvojn. En 1939 li komencas studadojn pri germana filologio ĉe la Universiteit Gent. Post sia licencio, li defendas tezon de doktoreco pri la «Toponymie van Oudenburg», publikigita en 1950. Ankoraŭ, li akiras diplomon pri arkivisto/paleografisto en 1949, kio permesas lin provizore helpi ĉe la ŝtataj arkivoj en Bruxelles kaj poste en Gent.

En 1950, li edziĝas kun Monique LYBAERT, kiu naskigas du infanojn Geertrui (1951) kaj Arnolf (1954). La edza paro, kiel prezidanto de loka historiogrupo De Oost-Oudburg kaj de la Documentatiecentrum voor Streekgeschiedenis en Sint-Amandsberg, zorgas pri la kolekto kaj la inventaro de la historiaj esploradoj kaj de la mediaj materialoj el la nordorienta regiono de Gent. Dankʼal siaj multaj sciencaj agadoj, Maurits GYSSELING ricevas honorajn titolojn kaj premiojn, sed ankaŭ estas membro de la Maatschappij der Nederlandse Letterkunde en Leiden (1953).

En 1960, Maurits GYSSELING fine fariĝas profesoro ĉe la departemento de nederlanda lingvistiko de la Universiteit Gent, kie li instruas la nederlandajn antroponimion kaj toponimion. Plie, lia ĉefa verko pri toponimio estas la «Toponymisch Woordenboek van België, Nederland, Luxemburg, Noord Frankrijk en West Duitsland (vóór 1226)», eldonita en 1960. Tio altigas lin al la rango de grandaj nomoj kiel Adolf BACH, Albert DAUZAT, Eilert EKWALL, Ernst FÖRSTEMANN kaj Auguste VINCENT...

Kiel Hans KUHN – sed sendepende de tiu lasta – Maurits GYSSELING malkovras malaperitan hindo-eŭropan lingvon (en Nederlando, en la limnajbaraj partoj de Germanio kaj en la norda Francio), kiun li kredas rekoni tra malnovaj radikvortoj. Cetere tiun arkaikan kaj prahistorian lingvon – nek germana kaj nek kelta – li nomas belga. Malgraŭ la fakto, ke li pli bone identigas kaj strukturas tiun lingvon dum la jaroj, iuj esploristoj restas skeptikaj pri ĝia reala ekzisto. Malpli da rezisto renkontas liaj teorioj pri la germanizado de grandparto de Nederlando kaj de la norda Francio dum la dua jarcento antaŭ nia epoko. Liaj ideoj pri la belga kaj la prahistoria germanlingvo estas klare eksplikitaj en «Germanisering en taalgrens», la unua parto de la «Algemene Geschiedenis der Nederlanden» (1981).

Vere, la scienca verkaro de Maurits GYSSELING estas fenomena, kvalite kaj kvante. Tial, la laŭroj sufiĉe rapide alvenas, el la Koninklijke Commissie voor Toponymie en Dialectologie (1961), el la Koninklijke Academie voor Nederlandse Taal- en Letterkunde (1965) kaj denove el la Maatschappij der Nederlandse Letterkunde en Leiden (1969). Plie, li ricevas la Baron HOLVOET Prijs de la NFWO (1970), la medalon de komandoro de la Orde van ORANJE-NASSAU kaj la medalon de la Instituut voor Nederlandse Lexicologie en Leiden (1988).

Maurits GYSSELING faras de la toponimio specialeco, kio valoras por la nederlanda lingvistiko en maniero ĝenerala, kiel en la novigantaj studoj «Proeve van een Oudnederlandse grammatica I en II» (1961 kaj 1964), «Hoofdlijnen in de evolutie van het Nederlandse vocalensysteem» (1975) kaj «Germaanse woorden in de Lex Salica» (1976).

Rilate al la nederlanda paleografio, Maurits GYSSELING estas la aŭtoro de monumenta verko en 15 volumoj «Corpus van Middelnederlandse teksten (tot en met het jaar 1300)» (1977-1987), kie li reprenis ĉiujn la nederlandajn tekstojn ĝis la jaro 1300. Ĝi tamen inkludas du seriojn, unu pri la oficialaj dokumentoj (9 volumoj) kaj unu pri la literaturaj manuskriptoj (6 volumoj). Tiu libro estas trezoro por la lingvistoj, la leksikografoj kaj la historiistoj de la nederlanda literaturo...