Château de Lavaux-Sainte-Anne

Belga kastelo situanta en Wallonie.
• Plennomo: Château de Lavaux-Sainte-Anne.
• Prononco: [ʃɑʼto ʼdǝ laʼvo - ʼsɛ̃t - ʼan].


La Château de Lavaux-Sainte-Anne situas proksime al la urbo Rochefort en provinco Namur. Unue, ĝi estas milita konstruaĵo por observado, kiu poste fariĝas historia loĝejo kaj natura rifuĝo. Tamen la burgo ne longtempe okupas strategian pozicion...

Datita de la XIIIa Jarcento, la aparta arkitekturo de la Château de Lavaux-Sainte-Anne evoluas kun la tempo, ĝis nuna aspekto kun ringofosaĵo. Tiel, la ĉefturo estas konstruita sur ordo de Jean II DE BERLO ĉirkaŭ 1450, la bulbaj tegmentoj datiĝas de la Renesanco kaj la ŝtonoj masonitaj en la muroj surhavas la mencion “1634”. Nur dum la XVIIa Jarcento estas konstruitaj la luksaj apartamentoj de la interna korto.

Vere la Château de Lavaux-Sainte-Anne estas preskaŭ sendifekta komence de la XXa Jarcento. Bedaŭrinde, la bieno estas vendita en 1924 al la familio BERNHEIM, kiu dispartigas kaj disparceligas ĝin. Tial la kastelo estas sovaĝe prirabita kaj tute ruinigita.

De post la jaroj 1930, la Ligue des Amis du Château de Lavaux-Sainte-Anne malfermas la pordojn de la burgo al la publiko. Tie oni povas admiri malnovan meblaron el malsamaj epokoj, multnombrajn dokumentojn kaj objektojn kiuj raportas pri la malfacileco de la vivo dum la XIXa Jarcento en tiu loko. En 2004, ĝi ankaŭ restarigas la konstruaĵojn, reorganizas la muzeojn kaj integras la tuton en la kampara kaj natura kadro de la Famenne.

Fine escepta parko kompletigas la panoramon de la Château de Lavaux-Sainte-Anne. Plie, la malseka zono ankaŭ estas interesa por la amatoroj de la naturo, kun tri partoj (herbejo, lageto, marĉo) kiuj enhavas specifaj faŭno kaj flaŭro de la regiono. Kun la Château de Bouillon, la Château de Corroy-le-Château, la Château de Vêves, la Gravensteen, la Kasteel van Beersel kaj la Kasteel van Horst, ĝi estas unu el la plej belaj mezepokaj kasteloj en Belgio...