Belga urbodomo, situanta en Vlaanderen, provinco Oost Vlaanderen.
• Plennomo: Gemeentehuis van Sint-Amandsberg.
• Prononco: [ʼɣǝme:ntǝ,*œ:js ʼvan ʼsint - ʼamands,bɛrɣ].
• Adreso: Antwerpsesteenweg 249, 9040 Sint-Amandsberg.
La nov-gotika Gemeentehuis van Sint-Amandsberg estas impona konstruaĵo starigita en 1883 laŭ dezajno de la arkitekto Modest DE NOYETTE, protektita kiel monumento en 1996 kaj komplete restaŭrita en 2008.