Les Frères Taloche

Belga humurdueto el franclingva esprimo.
• Plennomo: Les Frères Taloche.
• Prononco: [ʼlɛ ʼfrɛr taʼlɔʃ].


Les Frères Taloche estas unu el la plej famkonataj belgaj duetoj de humuraĵistoj. Plie, Bruno COUNARD kaj Vincent COUNARD ankaŭ estas fratoj en la vivo, pli maljuna kaj pli juna en familio de kvar filoj el Verviers. Ili ricevas la Prix Raymond DEVOS en 2005 de la Ministerio pri Franca Kulturo, kiu rekompencas bonegan verkon pri la franclingvo.

La humuro de Les Frères Taloche estas en la dialogoj (karikaturoj, miskomprenoj, vortludoj) kaj en la mimikoj (gestoj, grimacoj, tordiĝoj). Ili senĉese uzas la mimikon kaj eĉ kelkfoje prezentas skeĉon sen parolo. Ili karikaturas momentojn de la ĉiutaga vivo, kiel la senpacienca ŝoforo, la kuracisto kun la amneziulo, la vendisto de kalendaroj, la preparado de la fritoj, ktp.

La sukceso de Les Frères Taloche venas dankʼal la amaskomunikiloj, kiuj trudas ilin kun la mimika parodio de la kanzono «J’ai encore rêvé d’elle» el la franca grupo Il était une fois. Disvastigita en diversaj televidaj elsendoj, tiu skeĉo tuj donas al ili famecon tra la franclingvujo, kaj eĉ ĝis en Germanio. Fine ili ankaŭ prezentas humuraĵistajn elsendojn ĉe la nacia televido RTBF, kiel «Signé Taloche», ĉiam kun iom da sukceso.