Kvara reĝo de la Belganoj (Bruxelles 1901 – Woluwe-Saint-Lambert 1983).
• Plennomo: Léopold (Philippe) (Charles) (Albert) (Meinrad) (Hubertus) (Marie) (Miguel) (DE) (SAXE-COBOURG-GOTHA).
• Prononco: [leɔʼpɔl (fiʼlip) (ʼʃarl) (alʼbɛr) (majnʼrat) (*ybɛrʼtys) (ʼmari:) (ʼmigel) (dǝ) (ʼsaks - kɔʼbur - gɔʼta)].
• Titolo: Léopold III DE BELGIQUE en franclingvo, Leopold III VAN BELGIË en nederlandlingvo kaj Leopold III VON BELGIEN en germanlingvo.
Léopold estas la filo de la reĝo Albert I kaj de lia edzino la reĝino Élisabeth. Li reĝas de la 23a de Februaro 1934 ĝis la 16a de Julio 1951. Sed li abdikas post longa polemiko kaj nacia krizo okazigita de sia stranga konduto dum la Dua Mondmilito...
Li partoprenas en la Unua Mondmilito kiel senranga soldato en la 12a Regimento de Linio. Poste li studas ĉe la St. Anthony Seminary en Santa Barbara. Ankaŭ, de la 23a de Septembro ĝis la 13a de Novembro 1919, Léopold faras oficialan viziton en Usono kun sia gepatroj.
En 1926, Léopold renkontas en Stockholm la princino Astrid, filino de la princo Carl AV SVERIGE. La edziĝo okazas la 4an de Novembro de la sama jaro. Kune ili havas tri infanojn: Joséphine-Charlotte, la estonta reĝo Baudouin I kaj la estonta reĝo Albert II.
Do, li estas surtronigita en 1934, post la morto de sia patro la reĝo Albert I. Sed, je la 29a de Aŭgusto 1935, akcidento sur la vojo al Küssnacht am Rigi kaŭzas la morton de la reĝino Astrid kaj la vundon de la reĝo Léopold III. Evidente la malapero de tiu tre populara reĝino estas vidita kiel dolora kaj nacia funebro.
Plie, de la 10a de Majo 1940, la germana okupado de la teritorio enpuŝas la landon en la Dua Mondmilito. Kiam la belga registaro de Hubert PIERLOT fuĝas el la urbo Bruxelles, ĝi petas la reĝon marŝi al London por estri reziston en ekzilo, sed li malkonsentas forlasi sian popolon. Kiel supera komandanto de la belga armeo, Léopold III gvidas la trupojn en la rezisto kontraŭ tiu invado kaj ankaŭ decidas militistan kapitulacon post mallonga 18-taga kampanjo sur la fronto en Vlaanderen, pro la germana supereco kaj la manko da helpo el Britio kaj Francio. Ĉiaokaze tio certe ne permesas politike trakti kun Germanio. Definitive signifas ke li rifuzas kunlabori en la germana administrado, eĉ se li vane renkontas Adolf HITLER, por diskuti de lia pozicio kaj regado post la milito. Tial la germanoj arestas la reĝan familion unue en la Château de Laeken, poste en Saksio kaj fine en Aŭstrio.
Intertempe, Léopold III edziĝas kun la nenobela Lilian BAELS sekrete je la 11a de Septembro 1941 kaj oficiale je la 6a de Decembro 1941, eĉ se tiu unuiĝo ne havas la aprobon de la registaro. Kune ili havas tri infanojn: Alexandre, Marie-Christine kaj Marie-Esmeralda. Tamen, se tiuj gefratoj ricevas la titolon de geprincoj el Belgio, ili ne eniras la ordon por la tronheredo.
Post la milito, je la 7a de Majo 1945, la reĝa familio estas liberigita de la usona armeo en Strobl. Sed, kiel la registaro kritikas la rolon de la reĝo dum la germana okupado, la okcidentaj aliancanoj ne apogas lian revenon sur la belga teritorio por eviti internan agitadon. Konsekvence, la reĝo kaj sia familio restadas en Svislando ĝis solvado de la problemo. De tiam, Belgio komencas ĝian rekonstruon dum la reĝado de la regento Charles, juna frato de la reĝo. Kvankam, enketa komisiono de la Parlamento liberigas Léopold III en 1946 de ĉiuj riproĉoj pri kunlaboro kun la malamiko, la popolo (precipe el la valona parto) rifuzas lian revenon al regado. Je la 16a de Julio 1951, li fine abdikas favore al sia filo Baudouin I, ĉar li timas ke la Belganoj nuligus la monarĥion. Efektive, post la abdiko, referendumo decidas konservadon de la monarĥio...
Poste, Léopold III konservas sian titolon de reĝo kaj plu restadas en la Château de Laeken, kie Baudouin I subtenas lin en la rolo de estro de la familio. Tiu situacio finas kiam la juna reĝo edziĝas kun la hispana Fabiola. Tial, kun sia dua edzino kaj liaj infanoj, li transloĝiĝas ĉe la Château dʼArgenteuil proksime de Bruxelles. Li dediĉas la reston de sia vivo al sia pasio pri la socia antropologio kaj organizas sciencajn ekspediciojn al tropikajn regionojn (Amazonio, Brazilo, Senegalo, Venezuelo kaj Zairio) kaj kreas la Fonds Roi Léopold III pour lʼExploration et la Conservation de la Nature en 1972.
En sia 81a jaraĝo, Léopold III mortas dum la nokto inter la 24a kaj la 25a de Septembro 1983, ĉe la Clinique Universitaire Saint-Luc en Woluwe-Saint-Lambert. Tio estas sekvo de grava operacio sur la koronariaj arterioj. Laŭ la kutimo, li estas entombigita en la reĝa kripto de lʼÉglise Notre-Dame de Laeken en Bruxelles, apud liaj du edzinoj Astrid kaj Lilian.