Église Saint-Pierre

Belga preĝejo, situanta en Wallonie, provinco Hainaut.
• Plennomo: Église Saint-Pierre.
• Prononco: [ʼegli:z ʼsɛ̃ - ʼpjɛr].
• Adreso: rue de la Closière, 6224 Wanfercée-Baulet.


La bela kaj impona Église Saint-Pierre en Wanfercée-Baulet – konstruita meze de la XIXa Jarcento – estis tre difektita pro la ago de la tempo, speciale je la nivelo de la sonorilturo, kaj renovigaj laboroj estis necesaj en 2006.