De Bronzen Adhemar

Belga statuo, situanta en Vlaanderen, provinco Antwerpen.
• Plennomo: De Bronzen Adhemar.
• Prononco: [ʼdǝ ʼbrɔnzǝn ʼademar].
• Adreso: Warandestraat, 2300 Turnhout.


Proksime de la kultura centro De Warande, en la koro de la urbo Turnhout, oni povas admiri De Bronzen Adhemar (1991). Ĝi estas unu el la personoj de la bildrakonto «De avonturen van Nero & Co» de Marc SLEEN. Sed la bronza skulptaĵo estas ĉefverko de Lillette GOOVAERTS.