Belga komponisto kaj orgenisto (Zoerle-Parwijs 1823 – Zemst 1881).
• Plennomo: Jacobus (Nicolaus) LEMMENS.
• Prononco: [ʼjakobus (ʼnikɔlo:s) ʼlɛmɛns].
Komence Jacobus LEMMENS ricevas siajn unuajn lekciojn pri orgenludado de sia patro. Je sia 11-jaraĝo, li ricevas pluan lernaĵon de la orgenisto VAN DEN BROEK en Diest. Sed ekde 1839, li vizitas la Conservatoire Royal de Bruxelles, kie lin instruas Christian GIRSCHNER kaj kie li gajnas unuan premion en 1845. Poste, François-Joseph FÉTIS – unua direktoro de ties konservatorio – sendas lin al Breslau, por ke li konatiĝu ĉe Adolf Friedrich HESSE kun la muziktradicio de Johann Sebastian BACH.
En 1847, li gajnas la prestiĝan Prix de Rome de la Conservatoire de Paris, por sia komponaĵo «Le roi Lear». Unu jaron poste, li publikigas sian unuan verkon por orgeno, «Dix improvisations dans le style sévère et chantant». Plie de 1849 ĝis 1869, Jacobus LEMMENS estas nomumita instruisto pri orgeno ĉe la Conservatoire Royal de Bruxelles kaj trejnas multnombrajn muzikistojn, inter kiuj la belgaj Alphonse MAILLY, Clément LORET et Joseph CALLAERTS kaj la francaj Alexandre GUILMANT, Charles-Marie WIDOR.
En 1852, Jacobus LEMMENS vojaĝas al Paris por doni recitalojn pri orgeno en lʼÉglise Saint-Vincent-de-Paul, en lʼÉglise de la Madeleine kaj en lʼÉglise Saint-Eustache, kie li ekmirigas la spektantaron per sia genia pedalmovfacileco. Intertempe, la 3a de Januaro 1857, li edziĝas kun la angla sopranulino Helen SHERRINGTON. En 1862, li publikigas la pedagogian verkon «École d’Orgue, basée sur le plain-chant romain», kiu enhavas la sekvantajn partojn: Cantabile (Allegretto), Fanfare (Allegro non troppo), Finale (Allegro), Prélude à 5 parties (Grave) kaj Prière (Moderato cantabile).