GATTI DE GAMOND Isabelle

Belga feministino, pedagogino kaj politikistino (Paris {FR} 1839 – ? 1905).
• Parencaro: Zoé DE GAMOND (patrino).
• Plennomo: Isabelle GATTI DE GAMOND.
• Prononco: [izaʼbɛl gatʼti ʼdǝ gaʼmõ].


Pro delikata sano, ŝia patrino Zoé DE GAMOND mortas en 1854, kiam la familio havas malmultan monon. Konsekvence, je 17 jaraĝo, Isabelle GATTI DE GAMOND laboras dum kvin jaroj, kiel guvernistino de du knabinoj en riĉa familio de Pollando. Dum sia libertempo, ĝuante de vasta biblioteko surloke, ŝi kompletigas sian propran edukadon per studado pri filozofio, lingvoj (greka kaj latina) kaj sciencoj.

En 1861, Isabelle GATTI DE GAMOND rehejmiĝas en Belgio kaj sekvas la publikajn kursojn de la urbo Bruxelles. Tie, ŝi havas kiel instruisto Henri BERGÉ, amiko de la familio. Ankaŭ, ŝi amikiĝas kun Marie kaj Léo ERRERA, influa kaj klera paro por la epoko.

En 1862, Isabelle GATTI DE GAMOND publikigas la revuon «LʼÉducation de la Femme», en kiu ŝi asertas la necesecon de plua edukado por la virinoj. Du jarojn posten, dankʼal Henri BERGÉ, ŝi ricevas la helpon de la urbo Bruxelles, por krei lernejon. Tiel, en oktobro 1864, la unua Cours dʼÉducation pour Jeunes Filles malfermas siajn pordojn sub ŝia egido ĉe la rue du Marais en Bruxelles, por transdoni al knabinoj sciencan edukadon sen klerikala influo.

Sed, se tiu lernejo plenumas la dezirojn de la liberala burĝaro, ĝi provokas la koleron de la katolika opinio. Cetere, la konservativa gazetaro komencas intensegan polemikon kontraŭ Isabelle GATTI DE GAMOND, kiu daŭras plurajn jarojn. Malgraŭ tiu opozicio, ŝia libro «Cours dʼÉducation pour Jeunes Filles» havas grandan sukceson kaj la lernejo plivastiĝas en novaj lokoj. Vere ŝi proponas novigantan pedagogion, skribante lernolibrojn kaj iniciante sian propran teamon, kies Henriette DACHSBECK kaj Marie POPELIN. Plie ŝi kreas sekciojn por la instruistinoj (1880) kaj por la universitataninoj (1891).

Intertempe, Isabelle GATTI DE GAMOND partoprenas en komitato de la Orphelinat Rationaliste ekde ĝia fondo en 1893. En 1900, ŝi eĉ fariĝas direktorino de tiu orfejo, posteno kiun ŝi plenumas ĝis ŝia morto. Dum ŝia direktado oni kreas tie la unuan geknaban unuagradan lernejon, konstruita en ĝia dependejo de la rue Marconi en Bruxelles.

Je la aĝo de emeriteco, Isabelle GATTI DE GAMOND forlasas la lernejon en 1899. Se, ŝi konservas certan diskretecon kiel direktorino, ŝi de nun afektas siajn feministajn, politikajn kaj racionalistajn konvinkojn, kun aniĝo al la Parti Ouvrier Belge. Tie, ŝi laboras por la emancipiĝo kaj la justeco, asertante ke “la socialismo estas samtempe feminismo”. Ŝi regule kunlaboras kun la gazetaro «Cahiers féministes», «Le Peuple», «Journal de Charleroi» kaj «Le Conscrit». Sekretariino de la Fédération Nationale des Femmes Socialistes ŝi ankaŭ batalas por la politikaj rajtoj de virinoj kaj la universala voĉdono.

Membrino de la Comité de la Fédération Nationale des Libres Penseurs, ŝi partoprenas en verkoj pri la liberpenso kaj en la Congrès International de la Libre Pensée en Madrid dum 1892. Plie, ĉirkaŭ jaro 1903, ŝi eniras la loĝion “Diderot” de la Grande Loge Symbolique Écossaise en Paris. Fine Isabelle GATTI DE GAMOND estas la unua belga framasonino.

Bedaŭrinde, ŝi mortas je la 11a de Oktobro 1905, post ĥirurga operacio. Isabelle GATTI DE GAMOND estas entombigita en la tombejo Dieweg en Uccle, kie ŝia tombo estas ankoraŭ videbla. Laŭ sia volo, ŝi donacas sian riĉecon al tri organizaĵoj: la Orphelinat Rationaliste, la Cours dʼInfirmiers et dʼInfirmières Rationalistes kreita de César DE PAEPE kaj la Libre Pensée.