LYNCH Brian

Belga basketbalisto kaj trejnisto (Point Pleasant {US} 1978).
• Parencaro: Kim CLIJSTERS (edzino).
• Plennomo: Brian (Roberto) LYNCH.
• Prononco: [ʼbraiǝn (ʼrɔbǝrto) ʼlintʃ].


Naskita en Usono Brian LYNCH loĝas en Belmar. Unue li lernas ĉe la Christian Brothers Academy en la ŝtato de New Jersey. Poste li ludas universitatan basketbalon kun la Wildcats de Villanova, en la regiono de Pennsylvania.

Post siaj studadoj en Villanova, Brian LYNCH formigras en Eŭropon dum la jaro 2000, por sia profesio. Komence li ludas kun la Reggio Calabria en Italio. Poste, li ludas por pluraj teamoj dum kelkaj jaroj, antaŭ definitiva instalado en Belgio en 2004. Intertempe, li fariĝas ĉefa ludanto de la teamo Bree, antaŭ la financaj malfacilaĵoj de la klubo en 2008. Konsekvence li daŭrigas sian karieron ĉe la Antwerp Diamonds Giants en 2009.

Tamen, Brian LYNCH estas plej konata kiel kunulo de la tenisistino Kim CLIJSTERS. Ambaŭ edziĝas je la 13a de Julio 2007 dum intima ceremonio en Bree. De tiu amo naskiĝas filinon Jada (2008).

Pro la sukcesa reveno de Kim CLIJSTERS en la konkuro dum 2009, Brian LYNCH decidas ĉesigi sian karieron kiel profesia ludanto de basketbalo kaj akompani ŝin ĉien tra la mondo kun ilia malgranda filino.

Post la emeriteco de sia edzino Kim CLIJSTERS, Brian LYNCH revenas al sia pasio por la basketbalo. En Aŭgusto 2011, li fariĝas trejnisto de la teamo Cuva Houthalen, en la dua nacia divido. En 2013, li revenas en la unua nacia divido, kiel asistanto de Paul VERVAECK ĉe la Port of Antwerp Giants.