DELVIGNE Fabienne

Belga ĉapelistino el franclingva esprimo (Ixelles 1964).
• Plennomo: Fabienne DELVIGNE.
• Prononco: [fabʼjɛn dɛlʼviɲ].


Amatorino de eleganteco, Fabienne DELVIGNE kreas ĉapelojn, juvelojn, kufojn, sakojn kaj ŝuojn depost pli ol 20 jaroj. Post studadoj pri merkatiko ĉe la EPHEC en Bruxelles ŝi lanĉas sian propran markon “Fabienne DELVIGNE Créations” en 1987. Konsekvence ŝi kunlaboras kun multnombraj prestiĝaj modofirmaoj kiel Giorgio ARMANI, Chanel, Louis FÉRAUD, Natan kaj Yves SAINT LAURENT.

La populareco de Fabienne DELVIGNE venas plejparte de la intereso de pluraj nobeloj por ŝia laboro. Tiuj estas la princino Claire de Belgio, la princino Mathilde de Belgio, la princino Maxima de Nederlando, la reĝino Paola de Belgio, la reĝino Sylvia de Svedio, la granda dukino Maria Teresa de Luksemburgio kaj la princino Victoria de Svedio. En Novembro 2001, ŝia kunlaboro kun la Kortego de Belgio kondukas ŝin ricevi la tre valoran rangon de Fournisseur Breveté de la Cour de Belgique.

Tamen la talentoj de Fabienne DELVIGNE ne estas limigitaj al ĉapeloj. Imagema, ŝi ŝatas asociiĝi kun aliaj talentuloj por montri sian lertecon alimaniere, sed ĉiam kun delikateco kaj rafiniteco. Tiel, ŝi kreas ĉokoladajn ĉapelojn por la firmao Neuhaus, kristalajn ĉapelojn kun la vitromajstrino Véronique BERNIER, teajn ĉapelojn por la teujoj el la Manufacture Royale Boch, interalie.