CARPRIAU Anne

Belga komediistino (Vaulx-lez-Tournai 1922 – Etterbeek 2011).
• Plennomo: Anne CARPRIAU.
• Prononco: [ʼan karpriʼo].


En belga spriteco, Anne CARPRIAU simbolas Sinjorino COPPENOLLE, rolon kiun ŝi okupas en la teatraĵo «BOSSEMANS et COPPENOLLE». Sed, ŝi komencas sian karieron en 1944, ricevante sian unuan jarkontrakton ĉe la Théâtre Royal du Parc je la 9a de Septembro 1947. Poste, ŝi ludas ĉe la Rideau de Bruxelles, la Théâtre du Vaudeville, la Théâtre Royal des Galeries, Le Théâtre Molière, la Théâtre de Poche, la Théâtre de lʼEsprit Frappeur, la Théâtre de lʼAncre, la Théâtre Nord Pas de Calais, la Théâtre National, la Théâtre de la Balsamine, ktp...

Intertempe, Anne CARPRIAU ankaŭ estas sekretariino/kasistino de lʼUnion des Artistes, docentino dum 22 jaroj ĉe la Conservatoire Royal de Bruxelles por André BERNIER kaj Claude ETIENNE, instruistino ĉe lʼAcadémie dʼUccle, lʼAcadémie dʼEtterbeek kaj lʼAcadémie de Forest (1951-1988).