Liège

Belga urbo, situanta en la provinco Liège.
• Plennomo: Liège.
• Prononco: [ʼliɛʒ].
• Traduko: Luik en nederlandlingvo kaj Lüttich en germanlingvo.


Liège estas la ĉefurbo de samnoma provinco kaj la oficiala ekonomia ĉefurbo de la Région Wallonne. De 972 ĝis 1795 ĝi ankaŭ estis la ĉefurbo de la Principauté de Liège. La urbo estas alinomita kiel la “Arda Civito”.



Demografio
La denseco de la loĝantaro en Belgio estas unu el la plej alta en la mondo: 346 loĝantoj/km². En 2013, Liège nombras ĉirkaŭ 198.083 loĝantojn kaj denseco de 2.854 loĝantoj/km²! Per la nombro da loĝantoj, estas la kvara plej granda urbo de Belgio, post Antwerpen, Charleroi kaj Gent.

Ekonomio
Liège longe estis grava industria urbo, sed dum la jaroj 1960, ĝi suferas pri certa defalo. Tamen, ĝi estas grava ekonomia centro kun ĝia aŭtonoma haveno kaj ĝia ŝarĝa flughaveno. Nun la urbo Liège kaj ĝia antaŭurbo gastigas multe da teknologiaj entreprenoj. Fine, Liège ankaŭ estas grava komerca centro, kun ĝiaj 6.000 butikoj, kafejoj kaj restoracioj. Konsekvence la urbo restas la ekonomia ĉefurbo de Wallonie.

Esperanto
En 1972 komenciĝas en Liège la Someraj Universitataj Kursoj (SUK), kiuj uzas nur Esperanto.

Ĝemelurbo
La urbo Liège estas nun ĝemelita kun: Aachen (Germanio), Esch-sur-Alzette (Luksemburgio), Köln (Germanio), Kraków (Pollando), Lille (France), Lubumbashi (Kongo), Nancy (Francio), Maastricht (Nederlando), Plzeň (Ĉeĥio), Porto (Portugalio), Rotterdam (Nederlando), Saint-Louis (Senegalo), Sousse (Tunizio), Tanger (Maroko), Torino (Italio) kaj Volgograd (Rusio).

Historio
Malgranda urbeto ekzistas de la Mezepoko. Tamen, la fondo de la urbo Liège datiĝas de la jaroj 700, post la murdo de Saint Lambert, episkopo de la diocezo Tongeren-Maastricht. Post tiu evento, la posteulo Hubert de Liège translokiĝas la sidejon de la episkopejo de Maastricht al Liège, kiu rapide fariĝas grava loko por pilgrimado kaj potenca urbo. Bedaŭrinde, post la provo kapti Charles le Téméraire, Liège estas tute elrabita kaj brulegigita je la 3a de Novembro 1468. Sed rapide rekonstruita, la urbo vivas pace dum la venontaj tri jarcentoj. En 1789, la brabanta, la franca kaj la lieĝa revolucioj okazas samtempe, kio ŝanĝas la aspekton de la regiono! Fine, la urbo ankoraŭ suferas pro la unua kaj la dua mondmilitoj...

Klimato
La klimato de la urbo Liège estas sufiĉe milda. Konsiderante sian geografian situacion ĝi estas precipe influita de la centraj regionoj el la eŭropa kontinento. Kutime oni observas proksimume 216 tagojn da pluvo per jaro.

Lingvo
La oficiala lingvo de la urbo Liège estas la franca.

Politiko
En urbo Liège, konforme al la Code de la Démocratie Locale et de la Décentralisation, la komunuma konsilantaro konsistas el 49 elektuloj kaj la komunuma kolegio konsistas el 10 elektuloj je la malrekta universala voĉdono.

Transporto
Vere, la urbo Liège posedas logistikajn avantaĝojn, kiujn donas al ĝi gravan lokon en la koro de la eŭropaj transportoj. Oni temas pri la aŭtobuso (kun 46 linioj), aviadilo (pere de la Aéroport de Liège), barĝo (pere de la Port Autonome de Liège), trajno (pere de la Gare de Liège-Guillemins) kaj veturilo (kun kvar precipaj aŭtovojoj al sep direktojn). Nuntempe la debato koncentriĝas en la instalado de tramo.

Urbanismo
La urbo Liège havas rimarkindajn konstruaĵojn el civila (Anciennes Halles aux Viandes, Forum, Grand Curtius, Jardin botanique de Liège, Montagne de Bueren, Palais des Congrès de Liège, Perron) kaj religia (Cathédrale Saint-Paul de Liège kaj sep kolegiataj preĝejoj) heredaĵoj.