MONAMI Dominique

Belga tenisistino el franclingva esprimo (Verviers 1973).
• Plennomo: Dominique MONAMI.
• Prononco: [dɔmiʼnik mɔnaʼmi].


Dum la fruaj jaroj 1990, kun Sabine APPELMANS, ŝi estas unu el la plej bonaj ludantinoj de sia lando. Dum sia kariero, Dominique MONAMI gajnas kvar titolojn en unuopa ludo kaj kvar titolojn en duopa ludo. Inter la rekompencoj ŝi estas elektita Sportive Belge de lʼAnnée (1998).

En Grand Slam, Dominique MONAMI realigas siajn plej bonajn sportrezultatojn dum la Australian Open kun kvaronfinaloj en 1997 kaj 1999. Konsekvence, ŝia plej bona monda rango estas 9a en unuopa ludo, dum oktobro 1998. En 2000, dum sia lasta sezono en la WTA turneo, ŝi gajnas la bronzan medalon ĉe la Olimpiaj Ludoj de Sidney, en duopa ludo kun Els CALLENS.