Sesa reĝo de la Belganoj (Laeken 1934).
• Plennomo: Albert (Félix) (Humbert) (Théodore) (Christian) (Eugène) (Marie) (DE) (SAXE-COBOURG-GOTHA).
• Prononco: [alʼbɛr (feʼliks) (*œ̃ʼbɛr) (teɔʼdɔr) (krisʼtjɑ̃) (øʼʒɛ:n) (ʼmari:) (dǝ) (ʼsaks - kɔʼbur - gɔʼta)].
• Titolo: Albert II DE BELGIQUE en franclingvo, Albert II VAN BELGIË en nederlandlingvo kaj Albert II VON BELGIEN en germanlingvo.
Li estas la tria infano, sed dua filo, de la reĝo Léopold III kaj de lia unua edzino Astrid. Plie, Albert estas la frato de la granddukino Joséphine-Charlotte kaj de la reĝo Baudouin. Li ankaŭ estas la duonfrato de Alexandre, Marie-Christine kaj Marie-Esméralda.
Unue, lia infanaĝo estas afliktita pro la akcidenta morto de sia patrino Astrid en Küssnacht am Rigi en Svislando, kiam li estis unu jara. Poste okazas la Dua Mondmilito, kiu komencas per mallonga eliro en De Panne, en Francio kaj en Hispanio, ĉar la reĝo Léopold III deziras protekti siajn infanojn de la germana invado de Belgio. Rehejmiĝitaj en Bruxelles, la reĝaj infanoj travivas kvar jarojn kun Lilian, la dua edzino de la reĝo. Dume li studas aŭ ĉe la Château de Laeken aŭ ĉe la Château de Ciergnon. En 1944, la germanoj forkondukas ĉiujn la membrojn de la reĝa familio en Germanio kaj en Aŭstrio, kie ili estas liberigitaj en majo 1945. Pro la afero “Question Royale”, ili transloĝiĝas en Svislando, kie Albert daŭrigas sian instruadon ĉe la Collège Calvin en Genève. Fine la gefratoj revenas en Belgio la 22a de Julio 1950.
Poste, la princo Albert komencas sian militan trejnadon en la belga mararmeo, kaj estas promociita aspiranto en 1953, ŝipleŭtenanto en 1957, fregatestro en 1959, ŝipestro en 1964 kaj komodoro en 1971.
En 1958 li iras al la Vaticano por ĉeesti en la kronado de la papo Ioannes XXIII kaj renkontas italan princinon okaze de vesperfesto ĉe la belga ambasadorejo. Je la 2a de Julio 1959, li edziĝas kun Paola RUFFO DI CALABRIA, ĉe la Cathédrale des Saints Michel et Gudule en Bruxelles. Ili transloĝiĝas al la Château du Belvédère. Pro la manko de heredanto de la reĝo Baudouin, la princo Albert kaj la princino Paola certigas la estontecon de la dinastio kun iliaj tri infanoj: Philippe, Astrid kaj Laurent. Fine de la jaroj 1960, la princa paro spertas geedzan krizon, antaŭ ilia repaciĝo.
Intertempe, li akiras sian unuan oficialan rolon, kiel Prezidanto de la Ĝenerala Konsilantaro de la Caisse Générale dʼÉpargne et de Retraite (CGER). En 1958, li fariĝas prezidanto de la Croix-Rouge de Belgique, membro de la Senato kaj honorprezidanto de la Comité Olympique et Interfédéral Belge (COIB). En 1962, li akceptas la honorprezidantecon de la Office Belge du Commerce Extérieur kaj kondukas cent ekonomiajn misiojn tra la mondo. En 1968 li vizitas Kongo por festi la kreado de belga lernejo Lycée Prince de Liège en Kinshasa. La princo Albert okupas do multnombrajn postenojn ĝis sia surtroniĝo...
Post la morto de sia frato Baudouin, Albert II ĵuras je la 9a de Aŭgusto 1993, kiel sesa reĝo de la Belganoj. Male al siaj kvin antaŭuloj, li regas super federacia ŝtato, kies li subskribas la novan konstitucion je la 17a de Februaro 1994. Plie, li firme opinias, ke sia precipa rolo estas kuraĝigi kaj subteni la interkonsenton inter la federacia nivelo, la tri regionoj kaj la tri komunumoj.
Kiel lia frato, la reĝo Albert II estas sufiĉe atenta pri la eksaj belgaj kolonioj en Centra Afriko, subtenas ĉiujn la iniciatojn en favoro de la eŭropa konstruo kaj zorgas pri la bildo de Belgio vidalvide al eksterlando.
Pri la religio la reĝa paro estas tre kredanta kaj kultobservanta. Sed, kontraŭe de la reĝo Baudouin, Albert II rezervas siajn religiajn konvinkojn en privata sfero kaj respektas la demokratiajn elektojn de la Parlamento. Tial, li subskribas leĝon pri eŭtanazio kaj leĝon pri samseksaj geedzecoj, malgraŭ la opozicio de la Katolika Eklezio.
Dum la 541 tagoj de politika krizo en 2010-2011, Albert II montras sian incitecon en sia tradicia parolado okaze de la Belga Naciofesto, rememorigante al ĉiuj sian gravan konstitucian rolon, avertante pri la sinteno de la belgaj politikistoj kaj ordonante ilin eltrovi kompromison por savi la estontecon de la lando. Konsekvence, li klopodas kun persistemo por atingi solvon je ĉi tiu krizo, prezentante sin kiel la lasta “remparo” kontraŭ la eksplodo de Belgio en du flandra kaj valona partoj. La krizo finas, por la granda senpeziĝo de la reĝo, per la nomumo de la socialista Elio DI RUPO kiel ĉefministro je la 6a de Decembro 2011.
En kultura kampo, la reĝo Albert II subtenas diversajn asociojn, kies la Amis des Musées Royaux des Beaux-Arts de Belgique, la Fédération Nationale des Compagnies Dramatiques, la Union des Entomologistes Belges, la Cercle dʼArt Théâtral de Bruxelles kaj lʼAssociation Royale Dynastie et Patrimoine Culturel.
Je la 3a de Julio de 2013, post dudek jaroj da reĝado, li anoncas sian decidon abdiki pro personaj kaj sanaj problemoj. Do, la reĝo Albert II subskribas akton de abdiko je la 21a de Julio 2013, tago de la Belga Naciofesto. Lia konstitucia posteulo estas lia unuenaskita filo Philippe.