MERCKX Axel

Belga biciklisto el franclingva esprimo (Uccle 1972).
• Parencaro: Eddy MERCKX (patro).
• Plennomo: Axel MERCKX.
• Prononco: [akʼsɛl ʼmɛrks].


Unue, post provo en la futbalo, Axel MERCKX faras karieron en la profesia biciklosporto. Malgraŭ multnombraj jaroj da vetkuroj li estas ankoraŭ plej fama kiel filo de la ĉampiono Eddy MERCKX! Tamen, eĉ se ĉiam ŝvebas la ombron de sia patro, li signas sian epokon per aliaj sukcesoj.

En 1996 li estas 3a en la Giro di Lombardia kaj 4a en la Road World Championships. En 1997, Axel MERCKX edziĝas kun la kanada triatletino Jodi CROSS, kun kiu li havas du filinojn: Axana (2001) kaj Athina (2005). En 1998, li estas 2a en la Clásica de San Sebastián, 2a en la Bayern Rundfahrt kaj denove 2a en la Subida a Urkiola.

Intertempe, Axel MERCKX partoprenas okfoje en la Tour de France, finas sesfoje kiel la plej bona belgano kaj estas 10a je la alveno en Paris (1998). Poste il estas sinsekve 3a (1999) kaj 1a (2000) de la Championnat de Belgique sur Route. Dum la sekvantaj jaroj li estas 1a de la Grand Prix de Wallonie (2001), 3a de la Flèche Brabançonne (2001), 2a de la Vuelta a Andalucía (2002), 1a de la Tour de lʼAin (2003) kaj 3a de la Rheinland-Pfalz-Rundfahrt (2003).

Sed, la plej granda sukceso de la kariero de Axel MERCKX certe estas sia bronza medalo ĉe la Olimpiaj Ludoj en Athína en 2004. En la lasta kilometro li subite eliras el la miksbatalo, per ĝustatempa kaj lerta movo. Samjare li ricevas la belgan premion Trophée National du Mérite Sportif.

En 2005 li estas 3a de la Flèche Brabançonne. La 6an de Aŭgusto 2007, Axel MERCKX partoprenas en sia lasta profesia vetkuro en la Lommel Criterium, kie li gajnas du tagojn antaŭ sia 35a naskotago. De tiam li estas sporta direktoro por la Bontrager Cycling Team.