Belga matematikisto (Bruxelles 1804 – 1849).
• Plennomo: Pierre François VERHULST.
• Prononco: [ʼpjɛ:r frɑ̃ʼswa ʼvǝrylst].
Pierre François VERHULST studas matematikon sub la direkto de Adolphe QUETELET unue ĉe lʼAthénée Royal de Bruxelles kaj poste ĉe la Universiteit Gent. Je 20 jara, li gajnas la sciencan premion de la Universiteit Leiden por memuaro pri “la problemo de maksimumoj kaj de minimumoj”, kaj dum la sekvanta jaro, la premion de la Fakultato de Sciencoj en Gent por memuaro pri “la kalkulo de varioj”. Lia tezo, datita de 1825, temas pri la solvo de dutermaj ekvacioj.
Inspirita de «An Essay on the Principle of Population» de Thomas MALTHUS en 1838, Pierre François VERHULST proponas la “Modèle de VERHULST”, priskribante la evoluadon de la bestaj loĝantaroj per maleksponenta modelo.
Intertempe, li denove renkontas Adolphe QUETELET, kiu lin invitas apliki liajn matematikajn konojn al demografio kaj statistiko. En 1830, suferante pri tuberkulozo, li iras en la Papaj Ŝtatoj por resaniĝado. Fine, Pierre François VERHULST donis kelkajn prelegojn ĉe la Musée des Sciences de Bruxelles, kiam li gajnas la katedron pri matematika analizo de lʼÉcole Royale Militaire de Belgique en 1834. La financa pozicio de tiu profesora posteno permesas al li skribi la «Traité Élémentaire des Fonctions Elliptiques», kiel sintezo de la traserĉoj de Niels Henrik ABEL, Carl Gustav Jakob JACOBI kaj Adrien-Marie LEGENDRE. Post tiu libro, eldonita en 1841, li ankaŭ estas elektita ĉe lʼAcadémie des Sciences de Belgique.