VAN LIER Henri

Belga filozofo (Rio de Janeiro {BR} 1921 – Bruxelles 2009).
• Plennomo: Henri VAN LIER.
• Prononco: [*ɑ̃ʼri ʼvan ʼli:r].


La pripensemo de Henri VAN LIER estas unu el la plej aŭtentikaj kaj impresaj provoj por atingi vere humanistan ideon. Lia scienca kariero – malfeliĉe aŭ feliĉe – okazas ĉe la marĝenoj de establitaj institucioj. Ĉi tiu situacio, kiu eble malutilis la tujan influon de lia verko, tamen permesas al li labori sendepende, sen konsidero de la modoj aŭ de la oficialaj premoj.

Unue Henri VAN LIER akiras diplomon ĉe la jezuitoj (1938-1948), kie li skribas memuaron pri «La philosophie des sciences chez Jules LACHELIER» kaj duoblan doktorecon pri filozofio. Intertempe li edziĝas kun Micheline LOTTEFIER, instruistino pri arthistorio/filozofio kaj pentristino, kiu kunlaboras en ĉiuj liaj laboroj. Post publikigo en L’Encyclopédie française de «Sartre et la présence dans la conscience» (1957), li fariĝas docento ĉe la Katholieke Universiteit Leuven por prelegi pri seksologio («L’intention sexuelle» 1968) kaj profesoro ĉe l’Institut des Arts de Diffusion (IAD) en l’Université de Louvain-la-Neuve.

Post vojaĝo tra la Kanado, kie Henri VAN LIER interesiĝas pri eksperimenta psikologio apud la etologiisto Jean-Louis LAROCHE, li fariĝas konata de la publiko tra la publikigado de «Les arts de l’espace» (1959) kaj de «Le nouvel âge» (1962).

Sed Henri VAN LIER ankaŭ skribas pri la komunikiloj, la spacartoj kaj mil aliaj temoj. Dankʼal enciklopedia menso, li disvolvas semiotikan analizon en diversaj kampoj (arkitekturo, dezajno, estetiko, pentrarto, skulptaĵo) en la Encyclopaedia Universalis de 1968 ĝis 1972. Ankoraŭ, dum la jaroj 1980, li publikigas du librojn pri fotografio: «Philosophie de la photographie» kaj «Histoire photographique de la photographie».

Plie, pluraj serioj da elsendoj pri lingvo kaj literaturo estas animitaj de Henri VAN LIER kaj dissenditaj de France CultureLogiques de cinq langues européennes» kaj «Histoire langagière de la littérature française» en 1989).

Inter jaroj 1982 kaj 2002, en korespondado kun sciencistoj tra la tuta mondo, Henri VAN LIER dediĉas sin al la skribado de «Anthropogénie», enciclopedia provo samtempe iom freneza kaj genia. Ĉiuj la homaj scioj, en la nuna stato de la trovoj pri bioĥemio, fiziko kaj matematiko, estas tie rilatitaj. Se necesas bazi tiun verkon sur kvar elementoj, estus ĉeesto, signo, spaco kaj tempo. Kaj ĝia resumo en unu frazo estus: la historio de la homo kaj de siaj realigadoj pere de la sistema esplorado de tiuj kvar elementoj. Fine «Le Tour de l’homme en 80 thèses» reprenas en konciza stilo la ideojn disvolvitajn en «Anthropogénie».