CLAUS Emile

Belga pentristo (Sint-Eloois-Vijve 1849 – Astene 1924).
• Plennomo: Emile CLAUS.
• Prononco: [ʼemi:l ʼklo:s].


Emile CLAUS, naskiĝita en malgranda vilaĝo de Flandrio apud la bordoj de la Leie, estas la deksesa infano en familio de kamparaj negocistoj. Inter 1869 kaj 1874, li studas ĉe la Koninklijke Academie voor Schone Kunsten en Antwerpen, ĉe la pentristo Jacob JACOBS. Tiam, li restadas en tiu urbo, kie li precipe faras realistajn portretojn kaj anekdotikajn pentraĵojn.

En 1875 Emile CLAUS ekspozicias por la unua fojo du pentraĵojn en Bruxelles. En 1879, li enŝipiĝas ĝis la Norda Afriko, tri jarojn antaŭ la pentristo Théo VAN RYSSELBERGHE. Post lia rehejmiĝo, li pentras kun elementaj koloroj, diserigas la prismon kaj refraktas ĝin tra la tonoj.

En 1882, Emile CLAUS travivas sian unuan sukceson kun la pentraĵo «Hanengevecht in Vlaanderen», kiu estas ekspoziciita ĉe la Salon de Peinture et de Sculpture en Paris. En 1883 li enloĝiĝas ĉe la vilao Zonneschijn en Astene. En kontakto kun sia amiko Théo VERSTRAETE, lia realista pentrarto fariĝas pli hela kaj luma, kiel en «De oude tuinman» (1886).

En 1889, Emile CLAUS luas laborejon en Paris dum tri jaroj, kiun li priloĝas dum la vintro (post la somero en Astene). Kuraĝigita de la verkisto Camille LEMONNIER, kaj sub la influo de francaj impresionistoj kiel Claude MONET, li tute ŝanĝas sian manieron, for de la naturalista realismo, por adopti sian propran stilon kun brilaj koloroj. Al tiu epoko li ankaŭ amikiĝas kun la intimista kaj simbolista pentristo Henri LE SIDANER.

Vere Emile CLAUS estas konsiderata kiel la estro de la belga stilo “Luminismo”. Cetere li fariĝas konata kiel la “pentristo de la suno” kaj la “pentristo de la Leie”. Liaj pentraĵoj «De bietenoogst» (1890) kaj «De ijsvogels» (1891) estas fundamentaj ĉefverkoj en ĉi tiu evoluado. En 1904, li fondas la rondon Vie et Lumière, en kiu partoprenas James ENSOR kaj Georges LEMMEN interalie. En 1905, li ekspozicias 52 pentraĵojn ĉe la Cercle Artistique en Bruxelles.

En sekvantaj jaroj, Emile CLAUS multe vojaĝas, de Usono ĝis Veneto. Dum la Unua Mondmilito, li vivas en ekzilo en London, kie li realigas serion da pentraĵoj pri la riverego Thames. Poste, li rehejmiĝas al Astene, kie li mortas je la 14a de Junio 1924.