FOLIE François

Belga astronomo kaj matematikisto (Venlo {NL} 1833 – Liège 1905).
• Plennomo: François (Jacques) (Philippe) FOLIE.
• Prononco: [frɑ̃ʼswa (ʼʒɑ:k) (fiʼlip) fɔʼli:].


En 1855, François FOLIE ricevas doktorecon pri fiziko kaj matematiko ĉe l’Université de Liège. Inter 1857 kaj 1868, li estas lernhelpanto pri algebro, infinitezima kalkulo kaj analitika geometrio ĉe la sama institucio. De 1857 ĝis 1862, li faras plurajn vojaĝojn al la Rheinische Friedrich-Wilhelms-Universität Bonn, kie li laboras sub la direkto de la astronomoj Friedrich Wilhelm ARGELANDER kaj Adalbert KRÜGER.

En 1867, post la studado de pluraj verkoj de Rudolf CLAUSIUS, François FOLIE tenas liberan kurson sur ​​la mekanika teorio de varmo. Inter 1872 kaj 1884 li estas profesoro ĉe lʼÉcole Industrielle de Liège kaj administranto-inspektisto ĉe l’Université de Liège. Verdire estas dum lia mandato, ke estas konstruitaj la plimulto de la konstruaĵoj de la Fakultato de Sciencoj kaj de la Fakultato de Medicino. Kies la Observatoire de Cointe, kiu gastigas la Institut d’Astrophysique, de kiu li estas direktoro ĝis 1893. Dume, li fariĝas membro de lʼAcadémie Royale des Sciences, des Lettres et des Beaux-Arts de Belgique, je la 15a de Decembro 1874.

De 1876 ĝis 1879, li estas la unua tenanto de kurso pri supra geometrio ĉe l’Université de Liège, antaŭ cedi tiun postenon al Constantin LE PAIGE. François FOLIE estas tiam respondeca de kurso pri astronomio ĝis 1897. En 1883, li venas post Jean-Charles HOUZEAU DE LEHAIE kiel direktoro de la Observatoire Royal de Belgique, kies li kontrolas la translokiĝon en Uccle.

Inter siaj verkoj li publikigas «Douze tables pour le calcul des réductions stellaires» (1883), «Théorie nouvelle du mouvement d’un corps solide» (1885) kaj «Traité des réductions stellaires» (1888). Li ankaŭ interesiĝas pri meteologio kaj studas la malvarmojn je fiksaj datoj kaj la influo de la fazoj de la luno sur la barometro. Fine, François FOLIE estas respondeca pri la publikado, post ilia morto, de libroj de du el siaj majstroj: la «Précis de Mécanique appliquée et les Principes du calcul différentiel et du calcul intégral» de Jean-Baptiste BRASSEUR kaj la «Calcul des Probabilités» de Antoine MEYER.

Je la fino de sia vivo, François FOLIE eldonas resumon pri ĉiuj siaj verkoj sub la titolo «Trente-cinq années de travaux mathématiques et astronomiques». Poste li retiriĝas en 1897 kaj rehejmiĝas al Liège. Li mortas tie je la 29a de Januaro 1905.