Belga aktorino el franclingva esprimo (Namur 1975).
• Plennomo: Cécile DE FRANCE.
• Prononco: [seʼsil ʼdǝ ʼfrɑ̃s].
Je 15 jaraĝo Cécile DE FRANCE sekvas kursojn pri komedio kun Jean-Michel FRÈRE (1990) kaj kursojn pri dramarto kun Jean-Paul DENIZON (1992). Inter 1995 kaj 1998, dankʼal sukceso ĉe lʼÉcole Nationale Supérieure des Arts et Techniques du Théâtre en Lyon, ŝi ricevas edukadon kiel aktorino. Post sia diplomo ŝi estas rimarkita de Dominique BESNEHARD el la agentejo Artmedia.
Oni vidas Cécile DE FRANCE en 2000 kiel kasistino ĉe McDonaldʼs en la muzikvideo «Jʼpète les plombs» de la franca kantisto Disiz la Peste. Poste Richard BERRY proponas al ŝi la unuan virinan rolon en la sentimentala komedio «LʼArt (délicat) de la séduction» (2001). Rapide ŝi daŭrigas kun la fama filmo «LʼAuberge Espagnole» de Cédric KLAPISCH (2002).
En 2004 ŝi ludas la rolon de Monique ROCHE en la filmo «Le Tour du monde en quatre-vingts jours» de Frank CORACI. En 2005 ŝi retrovas Cédric KLAPISCH en «Les Poupées russes». En 2006 Cécile DE FRANCE aperas en 7 filmoj: «Fauteuils dʼorchestre» de Danièle THOMPSON, «Quand jʼétais chanteur» de Xavier GIANNOLI, «Un secret» de Claude MILLER, «Mon colonel» de Laurent HERBIET, «Mauvaise Foi» de Roschdy ZEM, «Où est la main de lʼhomme sans tête» de Guillaume kaj Stéphane MALANDRIN, «Chez Maupassant: La parure» de Claude CHABROL.
En 2009 ŝi ludas la rolon de «Soeur Sourire» de Stijn CONINX. En 2011, Cécile DE FRANCE estas en «Le Gamin au vélo», la nova filmo de Jean-Pierre kaj Luc DARDENNE. En 2013 ŝi ankaŭ partoprenas en «Casse-tête chinois» de Cédric KLAPISCH.