Île Vas-tʼy-Frotte

Belga insulo, situanta en Wallonie, provinco Namur.
• Plennomo: Île Vas-tʼy-Frotte.
• Prononco: [ʼi:l ʼvas ʼti ʼfrɔt].


Ĉi tiu insulo – kun areo de 3 hektaroj – estis militista bieno de 1953 ĝis 2013. Nun, lʼÎle Vas-tʼy-Frotte estas naturrezervejo riĉa en flaŭro kaj faŭno sur la riverego Meuse, proksime de la urbo Namur. Vere ĝi estas verdaĵo en urba pejzaĝo.