SIMENON Georges

Belga verkisto (Liège 1903 – Lausanne {CH} 1989).
• Plennomo: Georges (Joseph) (Christian) SIMENON.
• Prononco: [ʼʒɔrʒ (ʒɔʼzɛf) (krisʼtjɑ̃) simǝʼnõ].


La abundeco kaj la sukceso de liaj krimromanoj eklipsas la reston de multe pli riĉa verko. Verdire, Georges SIMENON skribas pli ol 500 libroj, sub lia propra nomo kaj sub 27 pseŭdonimoj! Fine, li estas la belga aŭtoro la plej legita en la mondo, kun 550 milionoj da ekzempleroj venditaj en 47 lingvoj...

De septembro 1908 Georges SIMENON vizitas la unuagradan lernejon Institut Saint-André. Jam en sia 12a jaraĝo, li decidas dediĉi sian vivon al la romano, kvankam li ricevas nur mokojn de siaj kamaradoj. Tial, li komencas duagrandajn studadojn ĉe la Collège Saint-Louis (1914-1915) kaj ĉe la Collège Saint-Servais (1915-1918), kiuj preparas al beletroj kaj sciencoj. En junio 1918, pretekstante la korajn problemojn de sia patro, li subite ĉesas siajn studadojn sen eĉ partopreni en la jarfinaj ekzamenoj. Sinsekvas pluraj postenoj sen estonteco.

En januaro 1919, li laboras kiel raportisto ĉe la tre konservativa ĵurnalo La Gazette de Liège, de Joseph DEMARTEAU. Tiu ĵurnalista periodo estas por la juna Georges SIMENON eksterordinara sperto, kiu permesas al li esplori la subaĵon de la vivo en granda urbo, la subaĵon de la politiko kaj la subaĵon de la krimkvanto. Krom tiuj temoj, la katolika kaj reakcia influo de lia redakcio kondukas lin subskribi, sub la titolo «Le Péril Juif», serion de 17 sufiĉe antisemitaj artikoloj. En junio 1919, li skribas sian unuan romanon «Au pont des Arches», eldonita en 1921 sub lia pseŭdonimo de ĵurnalisto G. SIM. Ankoraŭ, inter novembro 1919 kaj decembro 1922, li publikigas 800 humorajn biletojn sub la nomo de Monsieur Le Coq.

En decembro 1922 Georges SIMENON transloliĝas al Paris, kie li frekventas la malgrandan rondon de la formigrantoj el Liège. Dum tiu periodo, li fosas siajn konojn pri la medio de la nokto, en kiu li renkontas sian edzinon Régine RENCHON en marto 1923. Poste, la markizo Jacques DE TRACY dungas lin kiel sekretario, dum pli ol unu jaro. Intertempe, li havas multe da esperoj en fabeloj kaj noveloj, kiujn li alportas al Colette, literatura direktorino de la pariza ĵurnalo Le Matin. Finfine, Colette akceptas tre koncizan manuskripton, eldonita je la 27a de Septembro 1923.

En 1927, li malkovras kaj tre ŝatas la urbon La Rochelle, kiam li pasigas siajn feriojn sur la insulo Aix. Cetere, en la verko de Georges SIMENON, la intrigo de 34 libroj situas en tiu urbo. Kaj, inter la romanoj, oni povas citi: «Le Testament Donnadieu» (1936), «Le Voyageur de la Toussaint» (1941) kaj «Les Fantômes du Chapelier» (1949).

Tamen, plej famaj estas liaj krimrakontoj, en kiuj gravas la analizo de homaj interrilatoj kaj la psikologia deduktado. En 1930, en serio da noveloj por la magazino Détective, la persono de la komisaro Jules MAIGRET aperas unuafoje. Vere, ĝi konsistigas apartan subĝenron en lia verko, kun 75 krimromanoj kaj 28 noveloj. Plie, Georges SIMENON havas certan talenton igi eventojn en si mem neprobablajn aperi tre verŝajnaj, per lerta prezento de karakteroj kaj medioj. Lia kapablo teni la leganton en streĉa ekscito sen grandaj dramoj kaj gestoj estas rimarkinda.

Dum la jaroj 1930, Georges SIMENON foriras por serio da vojaĝoj kaj raportaĵoj: en Afriko (1932), en Orienta Eŭropo kaj en Rusio (1933), interalie. Poste li krozas sur Mediteraneo kaj enŝipigas por mondĉirkaŭiro (1934-1935). Dum siaj haltoj, li realigas raportojn, renkontas diversajn homojn kaj prenas multnombrajn fotojn. Tio estas tre utila por siaj romanoj, ĉar li ĉiam situas siajn personojn en unu el la 1800 lokoj, kiun li vizitis. Li ankaŭ esploras la plezuron kun virinoj sub ĉiuj latitudoj.

De 1936 ĝis 1938, Georges SIMENON transloĝiĝas al Paris, kie li realigas raportaĵojn por Courrier Royal, France-Soir kaj Voilà. En aŭgusto 1938 li aĉetas “simplan domon en la kampoj” de Nieul-sur-Mer. Lia unua filo Marc ankaŭ naskiĝas tien en 1939.

Inter 1940 kaj 1945, li restadas en la regionoj Vendée kaj Charente-Maritime, kie li korespondas kun André GIDE. Sed tiu periodo de lia vivo estas sufiĉe malklara kaj malpreciza. Plie, kiel Georges SIMENON ne estas libera de siaj movoj, li rapide skribas 20 romanojn. Feliĉe, el tiuj libroj estas multnombraj ĉefverkoj, kiel «Les Inconnus dans la Maison» (1940), «Le Voyageur de la Toussaint» (1941), «La Veuve Couderc» (1942), «Le Rapport du Gendarme» (1944) kaj «La Fuite de Monsieur Monde» (1945). Post la milito, li fuĝas la francan justicon, ĉar la Comité National d’Épuration des Gens de Lettres, Auteurs et Compositeurs en Paris enketas pri liaj kina kaj literatura sukcesoj sub la okupado.

Komence, Georges SIMENON transloĝiĝas al Kanadio, norde de la urbo Montréal. Poste, dum vojaĝo al New-York en novembro 1945, li dungas kiel dulingva sekretariino Denyse OUIMET, kiun li edziĝas en junio 1950 kaj kun kiu li travivas pasion kun alkoholo, ĵaluzo kaj sekso. Por kontentigi sian nesatigeblan scivolemon, li intense vizitas Florido, Arizono, Kalifornio kaj la tuta orienta marbordo. Dum tiuj jaroj en Ameriko, li malgraŭe verkas 48 librojn, el kiuj kelkaj atingas en la angla traduko 500.000 ekzemplerojn. Tamen, pri tiu restado, li havas la impreson kvazaŭ li perdas “sian usonan batalon”.

Fine, Georges SIMENON revenas al Eŭropo en 1955, por definitive restadi en Svislando. Dume, li estas akceptita ĉe la Académie Royale des Sciences, des Lettres et des Beaux-Arts de Belgique (1952), li estas prezidanto de la ĵurio ĉe la Festival du Film de Bruxelles (1958) kaj li prezidas la Festival de Cannes (1960). Lia edzino Denyse, kiu suferas pro alkoholo kaj deprimo, forlasas la hejmon sen iliaj infanoj John (1949), Marie-Jo (1953) kaj Pierre (1959).

En 1972, Georges SIMENON forlasas la romanon, sed skribas longan aŭtobiografion en 21 volumoj. En 1974, li transloĝiĝas en la rozkoloran domon de Lausanne, alproksimiĝante de la “nuda viro” kiun li serĉas kompreni tra sia verko. En 1978, la sinmortigo de lia filino Marie-Jo je 25 jara, funebrigas liajn lastajn jarojn.

Je 86 jara, Georges SIMENON mortas en sia hejmo de Lausanne, je la ektagiĝo de la 4a de Septembro 1989. Lia korpo estas cindrigita du tagojn posten. Dum la nokto, lia lasta kunulino Térésa disĵetas liajn cindrojn sur la herbo de la ĝardeno en la ombro de la lebanona cedro, miksante ilin kun la cindroj de lia filino Marie-Jo.