Fondation Roi Baudouin

Belga sendependa organizaĵo, situanta en Bruxelles.
• Plennomo: Fondation Roi Baudouin.
• Prononco: [fõdaʼsjõ ʼrwa boʼdwɛ̃].
• Traduko: König Baudouin Stiftung en germanlingvo kaj Koning Boudewijn Stichting en nederlandlingvo.


Kreita en 1976 okaze de la 25a datreveno de reĝado de la suvereno, la Fondation Roi Baudouin estas sendependa kaj pluralisma organizaĵo aktiva en Belgio, kaj je la eŭropa kaj la internacia niveloj. Ĝi celas alporti pozitivajn ŝanĝojn en la socio kaj investi en specifaj individuoj aŭ projektoj. La fonduso ankaŭ organizas debatojn pri gravaj sociaj temoj, komunikas la rezultojn de la esplorado en senpagaj publikaĵoj kaj stimulas la filantropion.