LAHAUT Pierre

Belga desegnisto kaj pentristo (Etterbeek 1931 – Uccle 2013).
• Plennomo: Pierre LAHAUT.
• Prononco: [ʼpjɛ:r laʼo].


Komence, li vizitas duagradan lernejon en Bruxelles kaj sekvas samtempe kursojn pri pentrarto en privata akademio de Ixelles. Poste Pierre LAHAUT iras al Paris por labori dum kelkaj jaroj ĉe la gravuristo Stanley William HAYTER. En 1957, li estas membro de la grupo Jeunes Figuratifs Belges kaj estas kunfondinto de la grupo Axe 59.

Pierre LAHAUT instruas desegnon ĉe l’Athénée Royal de Namur (1960), ĉe l’École Moyenne de l’État de Welin (1961) kaj ĉe l’École Saint-Luc de Mons (1963 ĝis 1965). En 1967 li fariĝas membro de la Libre Académie de Belgique. En 1969 li estas nomumita docento pri desegno kaj grafika imago ĉe l’École Nationale Supérieure des Arts Visuels de La Cambre, kie li kreas novan atelieron en 1980, kun la helpo de Robert DELEVOY.

Ekde 1993, Pierre LAHAUT estas membro de la Commission Consultative des Arts Plastiques de la Communauté Française, kies celo estas formuli opinion, proponon aŭ rekomendon pri la politiko en la kampo de nuntempaj artoj. Ankaŭ li estas nomumita honora profesoro en septembro 1995. Lia lasta ekspozicio en Bruxelles okazas en decembro 2012 ĉe la Maruani & Noirhomme Gallery.