BELvue Museum

Belga muzeo, situanta en Bruxelles.
• Plennomo: BELvue Museum.
• Prononco: [ʼbɛlvy: myzeʼɔm].


Okaze de la 175a datreveno de sendependeco, la BELvue Museum estas transformita en muzeo pri la historio de Belgio, de la komenco en 1830 ĝis nun. Ĝi situas en la Hôtel Bellevue, apud la Palais Royal en la kerno de Bruxelles, je la angulo de la Place des Palais kaj de la Place Royale. La konstruaĵo kaj la kolektoj estas administrataj de la Fondation Roi Baudouin.